Fortunelo (Fortunella), ankaŭ nomata kumkvato, ankaŭ nomata nanaj oranĝoj , estas plantgenro ene de la familio de la Rutacoj (Rutaceae). Sestas proksime parencaj al la citruso. Kumkvato estas la esperanta nomo de la kantona-ĉina esprimo kam kwat (ora oranĝo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
'Fortunella , Fortunelo'
fortunelo (Fortunella spec.), jen la malaja fortunelo
fortunelo (Fortunella spec.), jen la malaja fortunelo
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj, Spermatopsidoj, Magnolifitoj
Klaso: Spermatofitoj
Ordo: Sapindaloj ,“ Sapindales “
Familio: Rutacoj “Rutaceae ’’
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La frukto estas manĝata kun kernoj kaj ŝeloj; la ŝelo havas amaran-dolĉan guston, dalas fruktkarno estas tre acida.

Priskribo redakti

 
kumkvato fermita kaj distranĉita

Vegetalaj karakterizaĵoj redakti

Kumkvato estas ĉiamverda arbusto aŭ malgranda arbo. Ĝi kreskas malrapide kaj fariĝas 2,5 ĝis 4,5 metrojn alta. La dense disbranĉita arbeto havas malgrandajn dornojn. La folioj estas malhelverdaj kaj brilaj. La floroj estas blankaj kaj similas al la aliaj Citruso-floroj. Depende de la grandeco la planto povas produkti plurajn cent fruktojn, eĉ mil fruktojn.

Generaj karakterizaĵoj redakti

La fruktoj estas pir- ĝis ovoformaj kaj longas maksimume 5 cm, ili varias laŭ la koloro de malheloranĝa ĝis orflava. La acida kaj dolĉa karno estas dividita en kvin ĝis ses segmentoj, kiuj enhavas relative grandajn, manĝeblajn, sed amaretajn kernojn.

Disvastigo redakti

La kumkvato hejmiĝas en Azio, sed estas hodiaŭ ankaŭ kultivata en Ameriko, Afriko kaj en la varmaj regionoj de Sudeŭropo (ekzemple Korfuo).

Sistematiko redakti

La Kumkvatoj (Fortunella) ne estas separataj de la genro citruso (Citrus). Ĉiuj specioj povas esti rigardataj kiel Citrus japonica en la genro Citrus. La unuopaj specioj ne kreskas sovaĝe, sed estas rigardataj kiel kultivaraj grupojkultivaroj de unu sola specio.

Kelkaj aŭtoroj distingas inter jenaj specioj de la genro Fortunella:

Krome estis breditaj ankaŭ hibridoj. Ekzistas ankaŭ intergenraj hibridoj, kiuj nomiĝas Citrus × Fortunella, aŭ Citrofortunella, al kiu ankaŭ apartenas la Limekvatoj.