Fosforito estas densa, plej ofte terece loza sedimentŝtonaĵo, kiu ekestis el fosforriĉa kalko kaj povas troviĝi petroformanta je grandaj tavoloj. La ĉefa konsistaĵoparto estas la mineralo karbonatfluorapatito (Ca5[(F,OH,CO3)/(PO4)3], kiu plejparte estas bestodevena. Ĝi povas origini el la malkomponado de fosforenhavaj bestaj restaĵoj. La ŝtonaĵon fosforito oni uzas kiel krudmaterialon por produkti fosforon, precipe sterkaĵon, kaj en la kemia industrio.

Konataj trovejoj de fosforito, parte en konkrementoj, troviĝas sur Nauro (preskaŭ elĉerpita), en Maroko, Florido, Tunizio, Estonio kaj Alĝerio. Fosforittubera horizonto ekzistas ĉe Lepsiko, terciaraj fosforitoj estis elminigitaj en la minejo Zollhaus sur la teritorio de la komunumo Katzenelnbogen en Germanio.

Vidu ankaŭ redakti