Fridlanta montetaro

(Alidirektita el Frýdlantská pahorkatina)
Tiu ĉi artikolo temas pri montetaro en Ĉeĥio, kiu en Pollando nomiĝas Izera montetaro.

Fridlanta montetaro (ĉeĥe: Frýdlantská pahorkatina, pole: Pogórze Izerskie, germane: Isergebirgs-Vorland) estas geomorfologia tutaĵo situanta en norda bohemio en Fridlanta terlango. La montetaro rememorigas plataĵon klinigita en nordokcidenta direkto. La plej alta punkto estas Andělský vrch (572 m s. m.), pli karakterize ankoraŭ supreniras montodorso Jindřichovický hřeben, kiu de tempo al tempo estadas konsiderata kiel konsisto de Jizera montaro.

Fridlanta montetaro
ĉeĥe: Frýdlantská pahorkatina, germane: Isergebirgs-Vorland, pole: Góry Izerskie
montaro
Jindřichovice pod Smrkem
Oficiala nomo: Fridlanta montetaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Historia regiono Bohemio
Parto de Karkonoŝa regiono
Najbaras kun Jizera montaro, Ĵitava baseno, Silezia malaltaĵo, Kaĉava montaro
Akvejo Luzacia Niso, Bóbr
Plej alta punkto Andělský vrch
 - alteco 572 m s. m.
 - koordinatoj 50° 55′ 54″ N 15° 16′ 03″ O / 50.93167 °N, 15.26750 °O / 50.93167; 15.26750 (mapo)
Areo 243,85 km² (24 385 ha) en Ĉeĥio
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Frýdlantská pahorkatina
Portalo pri Geografio

La montetaro prenas sur teritorio de Ĉeĥio areon 243,85 km². Ĝia meza alteco faras 359,4 m kaj la meza klinigo havas valoron 3°45'.

Karakterizo redakti

La plej granda urbo en la regiono estas Frýdlant kun antikva burgo. La tuta regiono estas karakteriza de arbarigitaj mildaj montetoj, malprofundaj valoj kaj apudrojaj vilaĝoj, por kiuj estas tipa soraba arkitekturo.

La pejzaĝon kreas herbejoj kaj kampoj, sed ankaŭ pinajpiceaj arbaroj. Vivas ĉi tie kapreoloj, cervoj kaj damaoj.

Montoj en Fridlanta montetaro redakti

Elektita montoj de Fridlanta montetaro: