Fraato la 3-a
Fraato la 3-a (parte 𐭐𐭓𐭇𐭕, Frahāt), el la dinastio Arsakidoj aŭ Arŝakidoj, sukcedis sian patron Sinatruko, kaj regis en la Parta imperio dum la periodo 70-57 a.K.
Fraato la 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | |||||
Morto | |||||
Mortis per | Veneno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Arsakidoj vd | ||||
Patro | Sanatruces of Parthia (en) vd | ||||
Infanoj | Mithridates IV of Parthia (en) , Orodes II of Parthia (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiam Fraato atingis la tronon, la romia generalo Lukulo preparis sin por ataki la reĝon de armenio, Tigrano la Granda, kiu estis la suverenulo plej grava de la okcidento de Azio, kaj kiu forprenis Mezopotamion kaj aliajn vasalajn ŝtatojn al la Parta imperio. Fraato ĉesis helpi Tigranon kaj lian bopatron kaj aliancito Mitridato la 6-a de Ponto kontraŭ Romio. Anstataŭ tio, li helpis sian bofilon Tigrano la Juna, kiu ribeliĝis kontraŭ sia patro, kaj invadis Armenion en 65 a.K., kun la alianco de Pompeo. Li, kiu anstataŭis Lukulon en la romia flanko, lasis Mezopotamion al la partoj kaj respektis la landlimon de Eŭfrato.
Tamen, baldaŭ Pompeo forlasis la pompan traktadon kun Fraato, agnoskante al Tigrano la 2-a. Post tio, li malliberigis lian ribelan filon, okupis la vasalajn ŝtatojn Korĉajko kaj Osroeno, kaj ne agnoskis la titolon Reĝo de reĝoj denove adoptita de Fraato, kiel reĝo de la Parta Imperio.
Ĉirkaŭ la jaro 57 a.K., Fraato estis venenigita de siaj du filoj.