François Louis de Morlan

François-Louis de Morlan, alidire Morland (naskiĝis la  11-an de aŭgusto 1771(nun 1771-08-11) en Souilly, mortis la 5-an de decembro 1805 en Brünn, en Ĉeĥio) estis franca militisto.

François Louis de Morlan
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1771 (1771-06-11)
en Souilly
Morto 5-an de decembro 1805 (1805-12-05) (34-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Milita kariero

redakti
 
Nomo "Morland" gravurita sur Triumfa Arko de Parizo

Enirinta en la 11-an eskadronon de Kavalerio la 15-an de marto 1791, li estis farita subleŭtenanto la 15-an de septembro, leŭtenanto la 20-an de aŭgusto 1792, kapitano la 11-an de aŭgusto 1793. Li estis vundita per kuglo dum la batalo de Sprimont la 19-an de septembro 1794.

Li fariĝis ĉefo de eskadrono la 6-an de septembro 1801, antaŭ ol eniri la kavalerion de la Gvardio de Konsuloj la 13-an de oktobro 1802. Nomita majoro la 31-an de januaro 1804, li estis promociita kolonelo vickomandanto de la kavalerio de la Imperia Gvardio la 9-an de junio 1805. Morte vundita dum batalo de Austerlitz la 2-an de decembro 1805, li mortis pro siaj vundoj en Brünn la 5-an de decembro[1].

Li estis entombigita en preĝejo Saint-Martin en Souilly.

Honorigoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Frédéric Lewino kaj Gwendoline Dos Santos (1 decembro 2012). 2 décembre 1805 : Tombé à Austerlitz, le colonel Morland est embaumé sur ordre de Napoléon. Le Point. Alirita 4 majo 2019.

Bibliografiaj fontoj

redakti
  • Pawly, Ronald; COURCELLE, Patrice. (2008) Napoleon's Mounted Chasseurs of the Imperial Guard. Osprey Publishing, p. 48. ISBN 9781846032578.
  • Lapray, Olivier (junio 2011). “Charles-Henry Delacroix, capitaine des chasseurs à cheval de la Garde des Consuls”, Soldats napoléoniens. 
  • Lapray, Olivier (januaro 2014). “Les Chasseurs à cheval de la Garde impériale”, Soldats napoléoniens.