France D'AMOUR, realnome France ROCHON (naskiĝis la  30-an de marto 1966(nun 1966-03-30) en Mont-Rolland, Kebekio), estas kanada kantverkistino, komponistino kaj kantistino.

France
kanada kantistino
kanada kantistino
Persona informo
Aliaj nomoj France D'Amour
Naskiĝo la  30-an de marto 1966(nun 1966-03-30) (58‑jara)
en Kebekio, Kanado
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo kantaŭtoro
vdr

Biografio redakti

France kursaniĝis al muzikaj klasoj de gitaro kaj ĵazo en cégep Lionel-Groulx de Sainte-Thérèse. Poste, ŝi estis membro de pluraj grupoj, inter kiuj U-Bahn, The Answer kaj France. Ŝi fariĝis konata de la publiko dank'al ŝia unua albumo Animal en 1992, kiu rapide fariĝis ora disko.

En 1998, ŝi ludis rolon de "Esmeralda" dum la franca turneo de la muzikalo Notre Dame de Paris. Ŝi unue alpaŝis kinon en dua rolo de la filmo Les Boys III, ankaŭ partopreninte ties muzikon.

Diskografio redakti

Albumoj redakti

  • 1992: Animal
  • 1994: Déchaînée
  • 1998: Le Silence des roses
  • 2000: Nomade (kompilado)
  • 2002: France D'Amour
  • 2005: Hors de tout doute
  • 2007: Les autres


Unuopaĵoj redakti

  • 2002: Que des mots (2-titola)
  1. Que des mots (J. Kapler)
  2. Laisse-moi (Gildas Arzel)
  • 2002: Que des mots (3-titola)
  1. Que des mots (J. Kapler)
  2. S'il n'y avait pas la nuit (E. Andreu / J.-J. Goldman)
  3. J'oublierai (C. Tarquiny / C. Battaglia)


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti