Francesco CAFISO (naskiĝis en Vittoria, Sicilio la 24-an de majo 1989) estas itala ĵazmuzikisto, kiu ludas aldsaksofonon. Li ekludis en la aĝo de naŭ kaj premiere prezentiĝis en 2001. En 2003 li turneis tra Eŭropo kun Wynton Marsalis. En 2005, en la aĝo de 16, li venkis en la itala versio de la DjangodOr. Li ankaŭ ricevis diplomon pri flutado.

Francesco Cafiso
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1989 (1989-05-24) (34-jaraĝa)
en Vittoria
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo saksofonisto • ĵazmuzikisto
vdr

La 19an de januaro 2009 li ludis en Vaŝingtono dum la festoj honore al prezidanto Barack Obama kaj en la memortago de Martin Luther King.