Francis COTES RAA (20a de majo 1726 – 16a de julio 1770) estis angla pentristo, nome unu el la pioniroj de angla pentrarto per paŝtelo, kaj fonda membro de la Reĝa Akademio de Artoj en 1768.

Francis Cotes
Gravuraĵo pri Cotes laŭ Pierre-Étienne Falconet
Gravuraĵo pri Cotes laŭ Pierre-Étienne Falconet
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1726 (1726-05-20)
en Londono
Morto 16-an de julio 1770 (1770-07-16) (44-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Frat(in)o Samuel Cotes
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Portrait of William Earle Welby, of Denton, Lincolnshire and his first wife, Penelope, playing chess, before a draped curtain
vdr
Francis Cotes R.A. Portreto de Stephen Fox-Strangways, 1a Grafo de Ilchester.

Vivo kaj verko redakti

 
Francis Cotes, La juna kriketisto, 1768.

Li naskiĝis en Londono, plej aĝa filo de Robert Cotes, apotekisto (ankaŭ pli juna frato de Francis nome Samuel Cotes (1734–1818) estis artisto, specializita en miniaturoj). Cotes trejniĝis ĉe la portretisto George Knapton (1698–1778) antaŭ instali sian propran negocon en la instalaĵoj de sia patro en la strato de Londono nome Cork Street — lernante, hazarde, multe pri kemio por informiĝi pri la farado de paŝtelo.

Admiranto de la paŝtelaj desegnoj de Rosalba Carriera, Cotes koncentriĝis al verkoj per paŝtelo kaj krajono (kelkaj el kiuj iĝis bone konataj kiel gravuraĵoj). Portinte krajonon al ties limo kiel rimedo — kvankam neniam abandonante ĝin entute — Cotes turniĝis al olepentrarto kiel rimedo disvolvi sian stilon por grand-skalaj verkoj. En liaj plej sukcesaj pentraĵoj, partikulare tiuj de la komenco de la 1760-aj jaroj, la olefarbo estas fajne aplikita, imite al lia paŝtela tekniko, kaj trempita per ĉarmaj, invitaj komparoj al verkoj de Allan Ramsay (1713–1784) kaj de Siro Joshua Reynolds. Ili havas klarecon kaj varmon kaj posedas rimarkindan atenton al vestaĵaro.[1] En 1763, li aĉetis domegon (poste okupita de George Romney en Cavendish Square. Li pentris ekzemple The Young Cricketer (La juna kriketisto, 1768).

Post 1746 la vestoj en liaj pentraĵoj estis plenumitaj ĉefe fare de la specialista vestopentristo Peter Toms.[2]

Unu el la plej enmodaj portretpentristoj siatempe, Cotes helpis fondi la Societon de Artistoj de Granda Britio kaj iĝis ties direktoro en 1765. Pinte de sia kariero, Cotes estis invitita iĝi unu el la unuaj membroj de la Reĝa Akademio de Artoj, sed li mortis ĝuste nur du jarojn poste, estante nur 44-jaraĝa, en Richmond.

Li instruis paŝtelteknikojn al John Russell, kiu priskribis la teknikojn de Cotes en sia libro The Elements of Painting with Crayon.

Notoj redakti

  1. Bolton, Roy (2009). The Collectors : Old Master Paintings, London, Sphinx Books, pp. 68-71. (ISBN 978-1-907200-03-8)
  2. Biographical details Francis Cotes (painter/draughtsman; British; Male; 1726 - 1770). British Museum. Alirita 9a de aŭgusto 2012.
  • Neil Jeffares. Francis Cotes (Dictionary of pastellists before 1800, reta eldono)

Eksteraj ligiloj redakti