Malfermi la ĉefan menuon

EdE

František BARTH (naskiĝis en la 14-a de oktobro 1884 en Praha - dato de lia forpaso ne estas konata) estis ĉeĥa esperantisto, komercisto en Bratislava.

Li estis pioniro de 1900: unuaj informaj artikoletoj en la Pragaj ĵurnaloj; kunfondo de Praga Esperanto-Klubo. Li multon vojaĝis, vivis multajn jarojn ekster sia patrujo. En Sofia li kunlaboris kun Georgi Atanasov. Dumviva membro de Leningrada Espertanto-Societo.

En la fino de la jaro 1901 aperis en „Sběratel dopisnic" (Kolektanto de poŝtkartoj), redaktita de S-ro Jirků, tiame funkciulo (komitatano aŭ oficisto) de Komerca muzeo en Praha, malgranda notizo malpli ol kvarlinia pri la internacia lingvo esperanto. Por doni pli detalajn informojn proponis sin S-ro Theodor Čejka, instruisto en Bystřice pod Hostýnem (Moravio). La 17-jara Barth do demandis kaj efektive ricevis pakaĵon da diversaj materialoj prezentantaj imagon pri esperanto kaj kune la statuton de la unua klubo de aŭstriaj esperantistoj en Brno, Moravio.

Lerninte Esperanton li komencis serĉi aliajn partianojn en Praha. Li petis la klubon en Brno sciigi al li la adresojn de esperantistoj el Praha; oni rekomendis al li serĉi ilin en la adresaro de Zamenhof, eliranta tiam kiel malgranda kajereto unufoje dum la jaro. En la jarkolekto 1902 li trovis krom sia adreso ankoraŭ dek aliajn de Praha, sed ok el tiuj enskribitoj dume jam perdis la intereson pri la afero aŭ ŝanĝis loĝejon.

Iam meze de februaro 1902 aperis en tiama ĵurnalo „Pražský denník" (Praga tagĵurnalo), malkara, ne tro legata registara ĉiutaga gazeto, propaganda artikolo pri esperanto subskribita „Fix“. Ĉe la vizito li trovis, ke sub la pseŭdonimo „Fix“ estas kaŝita la redaktoro mem de la ĵurnalo s-ro Xaver Menhard, kiu tuj kompleze promesis aperigadi pluajn artikolojn, se Barth transprenos la devon respondi eventualajn petojn pri informoj.

Kvankam aperis nur tri demandintoj, Barth volis fondi klubon en Praha, por kiu li bezonis almenaŭ tiom da membroj por sufiĉi krei komitaton. La propaganda agado de Menhard altiris neatendite alian ageman laboranton, teatran raportiston Kriegelstein-Vojnar, spertulon en societo, bonegan paroliston kaj fervoran societgvidanton — li plej energie instigis la fondon de la klubo. Li fervore propagandis Esperanton en tre vastaj rondoj de siaj personaj konatoj kaj en ankoraŭ pli vastaj rondoj de legantoj de sia semajna gazeto „Nájemník“ (La luanto), multe serĉata pro sia teatra rubriko. En la gazeto li kompleze malfermis rubrikon por Esperanto: li eĉ dediĉis duonon aŭ unu kolonon semajne por la gramatiko kaj ekzercaro; per tiu ĉi rubriko oni gajnis novajn partianojn.

Ili kunvokis la unuan kunvenon de la amikoj de lingvo Esperanto al la 20-a de junio 1902 en la restoracion en „Konvikt“ (strato Bartolomějská). La programo de la kunveno estis lego kaj prezento de la statuto de la proponata klubo. El kvindek invititoj venis proksimume dek personoj (unu sinjorino). Sed rigardante la someran sezenon ili decidis kunvoki la ĝeneralan fondan (konstitucian) kunvenon nur en la aŭtuno esperante, ke ili ankoraŭ sukcesos gajni novajn partianojn. La intereson ili vidis laŭ tio, ke la librejo de E. Weinfurter (Vodičkova, Praha II.) vendis en Praha proksimume 300 ekzemplerojn de la lernolibro de Čejka.

Fine la 9-an de novembro 1902 venis tago de la memorinda fonda kunveno de „Esperantista klubo en Praha“ en ĉambrego de restoracio „U Štajgrů“. En la granda ĉambrego regis malpleno kaj mallumo, kunvenis nur dek kvin personoj, el ili tri novaj. Tial ili senceremonie elektis la komitaton: la unua prezidanto fariĝis librovendisto Eduard Weinfurter, viceprezidanto František Kühnl, sekretario František Barth, kasisto J. Gőrner, protokolisto Eduard Kühnl, inventaristo poeto Stanislav Kostka Neumann, bibliotekisto F. Vaníček, anstataŭanto f-ino Heinthalová. Kiel kunvenejo estis elektita la kafejo „Union“.

FontojRedakti

  • Fr. Barth: Fondo de esperantista klubo en Praha (Progreso 1927, 4-5, p. 37-39)