Františkov (Velké Kunětice)
Františkov, (germane: Franzberg) estas domaro en Ĉeĥio, loka parto (baza sidej-unuo) de municipo Velké Kunětice. Ĝi troviĝas proksimue 1,5 km sudoriete de Velké Kunětice.
Františkov | |
germane: Franzberg | |
domaro | |
Oficiala nomo: Františkov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Velké Kunětice |
Historia regiono | Silezio |
Montaro | Zlatohorská vrchovina |
Domoj | 11 2010 |
Situo | Františkov |
- alteco | 382 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 18′ 32″ N 17° 16′ 43″ O / 50.30889 °N, 17.27861 °O (mapo) |
Loĝantaro | 17 (2001) |
Fondo | 1800 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 790 52 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio redakti
Fratiškov estis fondita antaŭ la jaro 1800 per parceligo de senjora korto de vroclavaj episkopoj. Nomita ĝi estis laŭ superulara oficisto Franz Hackeberger.
Tiu ĉi domaro apartenis ĉiam al Velké Kunětice - ĝis la 1-a de januaro 1976 kiel parto de municipo (domaro), poste nur kiel loka parto (baza sidej-unuo) - kaj estis kun ĝi en la jaroj 1976-1990 konsisto de Supíkovice. En la jaro 1836 ĉi tie estis 32 domoj, en la jaro 1930 ankaŭ tiom, en la jaro 2001 nur 11, el tio 5 daŭre loĝigitaj.
Evoluo de nombro de loĝantoj redakti
Nombro de loĝantoj de Františkov laŭ kalkulado aŭ aliaj oficaj registroj:
Jaro | 1836 | 1900 | 1930 | 2001 |
---|---|---|---|---|
Nombro de loĝantoj | 182 | 169 | 182[p 1] | 17 |
- ↑ el tio: 180 germanoj; 181 rom. kat., 1 evang.