Velké Kunětice estas vilaĝo en Ĉeĥio troviĝanta norde de urbo Jeseník, apud ŝtatlimo kun Pollando, ĝis la jaro 1945 kun Germanio. Vivas ĉi tie 515 loĝantoj (2023). La vilaĝo tiriĝas de sudo al nordo ĉirkaŭ lokaj komunikaĵoj, kiuj kondukas de Písečná tra Supíkovice al la ŝtata limo, kie trahakas ilin preskaŭ en perpendikulara direkto ŝoseo el Mikulovice ĝis Vidnava. Vilaĝeto Strachovičky situas apud la ŝoseo sudokcidente, sed vilaĝeto Františkov sudoriente de Velké Kunětice; hodiaŭ restis el ĝi nur kelke da domoj. La katastro kun areo 981 ha en la norda parto apud la ŝtatlimo malrapide kliniĝas en ebenaĵon laŭlonge laŭ rivero Nisa, sed en ties sudan parton kondukas lastaj nordaj deklivoj de terlango de Riĥleba montaro, la t.n. Sokola montodorso inter Jeseník kaj Žulová.

Velké Kunětice
germane Gross-Kunzendorf, germane Groß-Kunzendorf, germane Großkunzendorf
municipo
Velké Kunětice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Velké Kunětice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Nisa princlando, Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaroj Riĥleba montaro, Hrubý Jeseník
Rojo Kunětička
Situo Velké Kunětice
 - alteco 340 m s. m.
 - koordinatoj 50° 18′ 58″ N 17° 15′ 43″ O / 50.31611 °N, 17.26194 °O / 50.31611; 17.26194 (mapo)
Katastro 9,81 km² (981 ha) Velké Kunětice
Loĝantaro 515 (2023)
Denseco 52,5 loĝ./km²
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 52
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 569453
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Velké Kunětice
Retpaĝo: www.velkekunetice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La nomo redakti

Prefere la germana nomo Kunzendorf sufloras, ke temis devene verŝajne pri vilaĝo de Kunzen, sed verŝajna estas ankaŭ kunigo kun la ĉeĥa persona nomo Kuňata. Atributo Velké (Gross) (Granda) komenciĝis uzi por apartigo de vilaĝo Suché Kunětice (hodiaŭ Konradów en Pollando), precipe post divido de Silezio en la jaro 1742. La tuta vilaĝo estis en la jaro 1976 aligita al Supíkovice, sed en 1990 ĝi denove memstariĝis.

Historio redakti

Kunětice unuafoje ja aperas en dokumento el la jaro 1284, sed ĝi estis fondita tute evidente ja multe pli baldaŭ. La vilaĝo tiutempe apartenis al vroclava episkopujo kaj ĝi estis proporcie granda. Fine de la 15-a jarcento ĉi tie estis minejoj por kalkŝtono kaj en la ĉirkaŭaĵo estis evidente minita fererco. Komence de la 17-a jarcento servutuluj ekribelis kontraŭ neeltenebla plialtigo de laborego kaj ilia gvidanto Fabian Tunkel estis en la jaro 1608 ekzekutita en Nisa. Dum la tridekjara milito estis la vilaĝo tre dezertigita.

Post nuligo de la servuteco Velké Kunětice venis en agadecon de hetmanujo kaj ankaŭ distrikta juĝejo en Frývaldov. La antaŭa bieno kun areo 240 ha per diversaj vendoj plimalgrandiĝis kaj fine restis propre nur korto, kiu ne subigis al unua parcela reformo en Ĉeĥoslovakio post la jaro 1918. Sed la plej grandan signifon havis tiu fakto, ke ekde fino de la 19-a jarcento kaj precipe de komence de la 20-a jarcento la vilaĝo kreis nordan, tre gravan randon de regiono de granita kaj marmora industrio. Ĉi tiea kalkŝtona produktado male iom post iom pereis.

Pluaj sortoj redakti

Pluaj sortoj de Velké Kunětice en la nova tempo kongruis kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Ankaŭ ĉi tie dum la unua respubliko havis unue plej multe da favoruloj germanaj kristanaj socialoj kaj pli poste henleinanoj. El la unuaj monatoj de la jaro 1945 restis en loka tombejo amasa tombo de sovetaj militkaptitoj el la t.n. marŝoj de morto.

Post 1945 redakti

Post la jaro 1945 devene granda vilaĝo iom post iom ŝanĝiĝis en malgrandan apude situantan vilaĝon. La antaŭa fama ŝtonindustrio iom post pereis. En 1974 Velké Kunětice fariĝis sidejo de integra komplekso, en kiun enpaŝis propre ĉiuj agrikulturaj kooperativoj en la valo de rivero Bělá norde de Jeseník, respektive Česká Ves, do ĝi mastrumis sur 3714 ha da grundo.

Naskiĝintoj redakti