Franz Böheim

aŭstra aktoro

Franz Böheim (naskiĝinta la 24-an de junio 1909 en Vieno; mortinta la 24-an de marto 1963 samurbe; denaska Franz Böhm) estis aŭstra aktoro.

Franz Böheim
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1909 (1909-06-24)
en Vieno
Morto 24-an de marto 1963 (1963-03-24) (53-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Frat(in)oj Alfred Böhm • Carlo Böhm
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Post la abituro li studis germanistikon kaj teatrosciencon ĉe la Universitato de Vieno kaj ĉe la Akademio por Muziko kaj Prezentaj Artoj. Ekde 1928 li aktoris ĉe la Viena Popolteatro, ekde 1938 ĝis 1953 ĉe la Teatro en la Jozefurbo kaj ekde 1953 ĉe la Popola Operejo. En 1951 li kunlaboris je la Festivalo de Salcburgo, ekde 1955 li laboris ĉe la viena Burgoteatrejo, ekde 1959 denove ĉe la Popola Operejo. Franz Böheim krome transprenis etajn rolojn en germanaj kaj aŭstraj filmproduktaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti