Franz Karl Alter

aŭstra lingvisto

Franz Karl ALTER (naskiĝinta la 27-an de januaro 1749 en Andělská Hora, mortinta la 29-an de majo 1804 en Vieno) estis aŭstra lingvikisto, klasika filologo, diplomatikisto kaj jezuito.

Franz Karl Alter
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1749 (1749-01-27)
en Engelberg
Morto 29-an de marto 1804 (1804-03-29) (55-jaraĝa)
en Vieno
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filologo
lingvisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post prepariĝo en la gimnazio de Olomouc, Alter eniris en 1766 la ordenon de la jezuitoj. Post ties neniigo en 1773 li transloĝiĝis Vienon. Poste studis li ĉe universitato de Karolo eklezihistorion kaj la lingvojn helena kaj hebrea por rajti instrui ĉe la praga gimnazio. Instruinte en Wieden ĉe Tereza Akademio li estis dungata ekde 1779 kiel scienca helpanto en la biblioteko de la universitato de Vieno. Inter 1777 kaj 1779 li paralele estis instruisto por la urbocentra komunumo de Sankta Anno. Sed tiutempe li referadis pri diplomatiko.

Alter regis lingvojn tiel slavajn kiel orientalajn kaj interesiĝis pri helenismo kaj helenaj studoj (kio inter jezuitoj ne estis ofte). Liajn elstarajn lingvikajn konojn kondiĉis ankaŭ verkado de li. Li havis kontakton ekz. kun la hispana lingvisto Lorenzo Hervás y Panduro. En 1798, alkroĉe al libro, li unuafoje informis pri siaj skribaĵoj: la tiutempa stato estas de 234 publikigitaj aferoj inter kiuj estis ankaŭ notetoj pri novaj libroj, eltiraĵoj el leterinterŝanĝoj, nekrologoj (ekz. ene de Kochs literarischer Anzeiger) ktp.

Koncerne la bizanciajn studojn gravis treege la eldono de Chronicon de Georgio Sfrantzis en 1796. Eldonistece (sed de malpli alta teksthistoria valoro) menciindas krome Nova Testamento en la greklingva originalo (1787), Iliado (1789) kaj Odiseado (1794) (ĉi du lastaj kun nova latinlingva traduko).

Verkoj (elekto)

redakti
  • (traduko el la angla) Übersicht verschiedener Ausgaben der griechischen und römischen Klassiker kun komentoj, de Edward Harwood. Wien 1778 (interrete)
  • Bibliographische Nachrichten von verschiedenen Ausgaben orientalischer Bibeltexte, und der Kirchenväter. Wien 1779 (interrete)
  • Novum Testamentum ad codicem Vindobonensem Graece expressum. Varietatem lectionis addidit Franciscus Carolus Alter. Volumo 1, Wien 1787 (interrete); volumo 2, Wien 1786 (interrete)
  • M. Tulli Ciceronis quaestiones academicae, Tusculanae, de finibus bonorum et malorum et de fato ad editionem Gronovii. Wien 1786 (interrete)
  • Titi Lucretii Cari De rerum natura libri sex ad codicem Vindobonensem expressi. Wien 1787 (interrete)
  • Homeri Ilias ad codicem Vindobonensem Graece expressa. Wien 1789 (interrete volumo 1)
  • Homeri Odyssea Graece novis curis expressa. Wien 1794 (interrete)
  • Χρονικόν Γεωργίου Φράντζη του Προτοβεστιαρίου εις τέσσαρα βιβλία διαιρεθέν. Wien 1796 (interrete)
  • Über Georgianische Literatur. Wien 1798 (interrete) – enhavas de p. 165 liston de la verkoj de Alter („Verzeichnis der von Franz Carl Alter ... herausgegebenen Werke und verschiedener Aufsätze mit Anmerkungen“, nr. I–LIII)
  • Philologisch-kritische Miszellaneen. Wien 1799 (interrete) – enhavas de p. 246 unuan suplementon pri la verkaro de Alter (nr. LIV–LVI)
  • Über die Samskrdamische Sprache vulgo Samskrit. Wien 1799 (interrete) – enhavas de p. 175 duan suplementon pri pri verkaro de Alter (nr. LVII–LXII)
  • Beitrag zur praktischen Diplomatik für Slaven, vorzüglich für Böhmen. Wien 1801 (interrete) – enhavas de p. 150 trian suplementon rilatan al la verkaro de Alter (nr. LXIII–CLXV)
  • Über die Tagalische Sprache. Wien 1803 (interrete) – enhavas de p. 61 kvaran suplementon koncerne la verkaron de Alter (nr. CLXVI–CCXXXIV)

Literaturo

redakti
  • biografio ĉe BLKÖ
  • Kratz SJ, Wilhelm: "Alter, Franz Karl" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 218
  • Friedrich Wilhelm Bautz: "Alter, Franz". Ĉe: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 1, Bautz, Hamm 1975. Dua eldono sen ŝanĝoj, Hamm 1990, ISBN 3-88309-013-1, kol. 128