Frazeologiaĵo[1][2]frazeo[3] estas fiksita vortokombino apartenanta al frazeologio de koncerna lingvo, vortgrupo kies senco ne egalas al la regula kombino de la sencoj de ĝiaj partoj. Ekz‑e iuj kunmetitaj vortoj (vidpunkto, malvarmsanga, samideano), iuj terminoj (rekta objekto, kvadrata ekvacio), proverboj, komparoj, kliŝoj, idiomaĵoj, kiel tiaj troveblaj en la Proverbaro Esperanta:

Aŭ ĉio, aŭ nenio.
Aŭ festo, aŭ fasto.
Danci laŭ ies fajfilo.
Deko da pekoj — unu la puno.
Dio kompatu!
Diri al iu nudan veron.
Doni la tonon.
Droni en detaloj.
Du botoj faras paron.
Ekzameni ne devigas preni.
Enbati al si en la kapon.
Esti en sia elemento.
Esti inter martelo kaj amboso.
For de l' okuloj, for de la koro.
Fordormi la okazon.
Havi larĝan konsciencon.
Hunda vivo.
Komenci de Adamo.
La afero ne brulas.
Li ripozu trankvile!
Malaperis, kiel vaporo.
Malsaĝa kiel ŝtipo.
Ne kaptita — ne punita.
Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.
Nek al temo, nek al celo.
Nigro sur blanko pruvas sen manko.
Parenco per Adamo.
Propeka kapro.
Silento estas konsento.
Situacio sen eliro.
Teni sian langon en la buŝo.
Vera kiel vorto de profeto.
Vole-nevole.

Amplekson kaj la limojn de la termino diversaj lingvistoj difinas iom malsame, tamen kutime oni konsentas pri jenaj trajtoj de la frazeologiaĵoj:

  • Uzado kaj rekoneblo en la lingvo.
  • Neredukteblo de la signifo al kombino de la signifoj de la komponantoj, la signifoŝovo.
  • Fiksita formo de la kombino.
  • Uzeblo kaj uzado en rolo de lingva unuo.

Referencoj redakti