Idiomaĵo
Idiomaĵo,[1] aŭ sinonime per iom miskompreniga termino nomebla idiotismo,[2] estas sintagmo propra al iu idiomo, sen sintaksaj similaĵoj en aliaj idiomoj[3]. La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) klarigas la konecpton per iom pli simplaj vortoj: temas pri "nelogika aparta vortokonstruo, propra al iu lingvo sed ne al aliaj", aŭ en alia vortumo pri "kombino de vortoj, kies signifo ne estas komprenebla el la signifo de la komponaj vortoj" (jen konciza difino en iuj lingvoj de vikidatumoj).
Multaj lingvoj havas esprimojn, kiuj havas idiomaĵajn signifojn tre malsimilajn al siaj laŭvortaj signifoj. Iom da ili konfuzas, aliaj amuzas. Idiomaĵo estas esprimo propra al iu lingvo aŭ frazo kiu uzas metaforojn por esti komprenebla. Abismo inter senco kaj signifo kiu elvokas kampon de bildoj, tradukas sintenon, manieron ekigi aferojn tra la prismo de ĉiu kulturo. La disvastigo de idiomaĵoj bone ilustras la fakton ke lingvo vivas, ke ĝiaj bildoj komunikiĝas, ke ili 'parolas'[4].
Idiomaĵoj kaj Esperanto
redaktiEsperanto laŭ sia propra kulturo heredigas plurajn idiomaĵojn aŭ idiotismojn[4].
|
Idiomaĵoj en aliaj lingvoj
redaktiJen kolekto de tiaj esprimoj, kontribuita de vi. Se vi ne povas trovi vian preferatan idiomaĵon, bonvolu aldoni ĝin ĉe la taŭga paĝo (kaj se la lingvo ne estas malsupre, bonvolu aldoni ĝin).
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ difino de la sinonimoj idiomaĵo kaj idiotismo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita unua eldono de 1970, paĝo 408
- ↑ Noto: idiotismo estas iom problema esprimo, ĉar reflekse asociata al idiotaĵo kaj idioteco. Idiotismo ja ne estas idiotaĵo. Sufiĉas diri ke idiomaĵo estas io "propra al iu idiomo”. Fonto: Numeralaj idiomaĵoj
- ↑ (eo) PIV 2020 - Idiotismo (idiomaĵo)
- ↑ 4,0 4,1 Roxane Romann, La Poetiko de la Lingvo, Kontakto, 277 (2017:1), p. 9, TEJO, jen citita en la tekstaro de Esperanto
Eksteraj ligiloj
redakti- germanlingva artikolo Am "Blauen Montag" waren viele Färber "blau" - die mittelalterliche Färberei beeinflusst die Sprache bis heute mit ihren Redensarten pri la mezepoka deveno de multaj germanlingvaj idiomaĵoj (teksto de 2004, arkivigita en februaro 2006, de tiam ne plu rekte videbla)
- reta tradukilo inter germanlingvaj kaj anglalingvaj idiomaĵoj, foje ankaŭ kun konsidero de la korespondaj svedaj variaĵoj