Freddie Jenkins

usona muzikisto

Freddy JENKINS, ankaŭ Freddie aŭ Posey Jenkins (naskiĝis la 10-an de oktobro 1906 en Novjorko; mortis la 12-an de julio[1]1978)[2] estis usona ĵaza trumpetisto de svingo.

Freddie Jenkins
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1906 (1906-10-10)
en Nov-Jorko
Morto 12-an de julio 1978 (1978-07-12) (71-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto • komponisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Jenkins muzikis komence en la Jenkins Orphanage Band [Orfejobando Jenkins] kaj poste ĉe Horace Henderson, antaŭ ol li en 1928 membriĝis en la Orkestro Duke Ellington. Dum ties surdiskigoj li plurfoje ludis solaĵojn, ekzemple ĉe „Cotton Club Stomp“ kaj „High Life“ en 1929, „Old Man Blue“ en 1930 (el la filmo Check and Double Check) kaj „Swing Low“ en 1932. En la jaro 1934 li forlasis la bandon de Ellington, direktis pretertempe propran bandon kune kun Hayes Alvis kaj en 1937 revenis por mallonga tempo al Ellington.
Pro malsaniĝo li tamen devis rezigni la trumpetludon kaj verkis ekde tiam plurajn kantojn, laboris krom tio kiel gazetaragento, korespondisto kaj diskludisto. Post sia retiriĝo el la muzikado li vivis ankoraŭ kvardek jarojn.

En 1935 sondiskojn je propra nomo (Freddy Jenkins and his Harlem Seven), kiam li kun Albert Nicholas, Bernard Addison kaj aliaj muzikistoj registrigis ses titolojn por diskeldonejo Bluebird Records. Li komponis „Stop A-Hoppin’ On Me“, kiun popularigis Big Mama Thornton, samkiel kune kun „Swing Low“.

Literaturo redakti

  • James Lincoln Collier: Duke Ellington. Ullstein, Berlino 1998

Referencoj redakti

  1. Richard Cook’s Jazz Encyclopedia. Penguin Books, 2005. ISBN 0-14-100646-3
  2. En Social Security Death Index (SSDI) pri Freddie Jenkins troviĝas jenaj indikoj: naskiĝo 03-an de oktobro 1906, morto julion de 1978, lasta loĝloko Fort Worth