Frederick George Jackson
Frederick George JACKSON (n. en 1860 - m. en 1938) estis brita esploristo de Arkto. Li estis studento en la universitato de Edinburgo.
Frederick George Jackson | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Frederick George Jackson | ||
Naskiĝo | 6-an de marto 1860 en Alcester | |
Morto | 13-an de marto 1938 (78-jaraĝa) en Londono | |
Tombo | Berkshire vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Universitato de Edinburgo • Denstone College vd | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo • polusa esploristo • militisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia unua vojaĝo al arktaj akvoj okazis sur balenkapta ŝipo en 1886 kaj 1887. En 1893, li plenumis surteran vojaĝon da 3000 mejloj tra la frostita tundro de Siberio inter la riveroj Obo kaj Peĉoro. Li verkis libron pri tiu vojaĝo, sub la titolo The Great Frozen Land (1895).
Post sia reveno, li fariĝis la estro de la arkta ekspedicio Jackson-Harmsworth (1894-1897). Ĝi estis subtenita de la Reĝa Geografia Societo, kaj celis la akuratan esploradon de la lando Francisko Jozefo.
Jackson poste ankaŭ servis kiel militisto en la dua Boer-milito en Sud-Afriko. Li plenumis vojaĝon tra la dezertoj de Aŭstralio, kaj estis entombigita en Easthampstead, Berkshire.