Fredrikke EGEBERG (1815 - 1861) estis norvega pianistino kaj komponistino naskita en Kristianio (tiama nomo de Oslo).

Fredrikke Egeberg
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1815 (1815-11-23)
en Oslo
Morto 16-an de majo 1861 (1861-05-16) (45-jaraĝa)
en Sem
Ŝtataneco Norvegio
Familio
Patro Westye Egeberg
Frat(in)oj Westye Martinus Egeberg • Christian August Egeberg • Peder Cappelen Egeberg
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi apartenis al unu el la plej potencaj familioj en la urbo. Ŝiaj gepatroj estis Anna Sophie Muus kaj la dana enmigrinto Westye Egeberg, kiu konstruis grandan lignofirmaon.

Tiel Fredrikke kreskis en tiu alt-mezklasa familio de naŭ infanoj, kie ŝi estis la plej juna kaj la sola knabino.[1]

La muziko estis parto de la familia vivo. Ĉe la Egeberg-hejmo oni okazigis regulajn domkoncertojn, kiel kutimis fari la gvidantaj familioj. Ili estis gravaj sociaj scenejoj kie la riĉaj homoj societumis kaj interligiĝis.

Tiam Fredrikke kaj ŝia frato Christian August, kiu fariĝis sperta amatora violonĉelisto, koncertis kune kun aliaj amatoraj kaj profesiaj muzikantoj.[2] La norvega virtuoza violonisto kaj komponisto Ole Bull, kiu estis proksima amiko de la familio, ofte prezentiĝis ĉe tiuj vesperoj. En tiaj aranĝoj estis kultivataj intimaj formoj de muziko: ĉambra muziko, piana liriko kaj romancoj.

Oni scias malmulte pri la edukado de Fredrikke, sed plej verŝajne ŝi ricevis solidan trejnadon pri teorio kaj piano de la muzikinstruistoj de Kristianio. Kvankam ŝia familio subtenis ŝiajn agadojn, ŝi ne ricevis apogon por studi muzikon sur pli alta nivelo ekster Norvegio.

Fredrikke iĝis talenta pianisto. Ŝi ludis pianon en la preĝejo Gamle Aker kirke proksime de la familia biendomo. Ankaŭ foje ŝi ludis en koncertoj kun la Muzika Liceo orkestro, kiu estis ĉefurba orkestra organizo de amatoraj muzikistoj. Fredrikke Egeberg prezentis plurfoje teknike postulemajn pianokonĉertojn, sed kiel prezentisto, ŝi plejparte restis ene de la amatora sfero.

Ŝia nomo vere floris kiel kreiva artisto. Krom esti escepte bona pianisto, ŝi ankaŭ verkis multajn komponaĵojn, ĉefe por voĉo kaj piano.

De la malfruaj 1840-aj jaroj ŝi estis tre produktiva kiel komponistino. Ŝi publikigis multajn verkojn dum sia relative mallonga vivo. Pli ol tridek kanzonoj, pluraj korusaj verkoj kaj pianaj komponaĵoj estis presitaj kaj publikigitaj. Ŝi estis unu el la malmultaj norvegaj komponistoj kiu komponis por korusoj.

Ŝia samtempulo kaj samurbano, la komponisto Halfdan Kjerulf en 1851 skribis "Fredrikke Egeberg komponas ‘Fingroj for’ (Fingrene af sig) kaj feliĉigas ĉiujn", … "ĉiuj sekvas al Fredrikke Egeberg."

Ŝi atingis grandan popularecon en la 1850-aj jaroj: Fredrikke Egeberg komponis kantojn en tempo kiam romancoj estis nur enirantaj en Norvegion. La kantoj iĝis popularaj kaj vivis multe preter ŝia propra tempo.

Ŝia elekto de poemoj, al kiuj ŝi skribis melodiojn, montras ke ŝi estis laŭ naturo tre religia. Grandparte, ŝi prenis tekstojn de himnopoetoj kiel Kingo, Grundtvig kaj Landstad. Ŝi ŝatis doni al tiuj kantoj korustuŝon. Fredrikke muzikigis poemojn el la norvegaj poetoj Wergeland, Welhaven kaj Bjørnson. La kantoj distingiĝis per siaj fajne kreitaj allogaj melodioj, kun simpla, vigla kaj ofte priskriba pianakompano.[3]

Ŝiaj kreaĵoj akiris specialan popularecon en tempo kiam hejma muziko prosperis. Kelkaj el ŝiaj komponaĵoj, kiel “Sinjoro, prenu en vian fortan manon” (Herre tag i din sterke Hånd), sur poemo verkita de Bjørnson, eniris en la norvegajn librojn de kantoj kaj melodioj kaj fariĝis parto de la hejma kanttradicio de Norvegio. La perlo de ŝia produktado daŭre estas “Al mia Gyldenlak” (Til min Gyldenlak) sur tekstoj de Wergeland. Ĝia bela kaj originala melodio kreita de Fredrikke Egeberg, por la lastaj vortoj de la mortanta poeto, estas en la repertuaro de kantistoj ĝis hodiaŭ.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 149 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro redakti

Elektitaj verkaĵoj inkluzivas:

  • 4 Kirkesange, 1850
  • Norske Sange, ca. 1850
  • Sex Sange uden Ord for klaver, ĉ. 1850
  • Arioso og Springdans, 1851
  • 3 Sange af Arne (teksto: B. Bjørnson), 1876

Referencoj redakti

  1. Dahm, Cecilie Helle, Knut: Fredrikke Sophie Egeberg. Kunnskapsforlaget. Alirita 22-a de oktobro 2010.
  2. “Egeberg”, Store norske leksikon.
  3. (1986) Kvinnen i historien, litteraturen og kunsten--virkelighet og myte. ISBN 9788272162800.

Eksteraj ligiloj redakti