Fresno de Caracena
Fresno de Caracena [FRESno dekaraZEna] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Fresno de Caracena estas etimologie komprenebla kiel Frakseno de Caracena, alude al la proksima loĝloko Caracena.
Fresno de Caracena | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Tierras del Burgo | ||
Poŝtkodo | 42311 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 27′ N, 3° 5′ U (mapo)41.4525-3.0905555555556Koordinatoj: 41° 27′ N, 3° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 952 m [+] | ||
Areo | 16,78 km² (1 678 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fresno de Caracena [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 20 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 360 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 77 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter Villanueva de Gormaz kaj Carrascosa de Abajo. La municipo enhavas la loĝlokojn Fresno de Caracena, Río Manzanares kaj Río Tielmes.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la Alfoz de Gormaz ĝis la 17-a jarcento kiam ĝi akiris sendependecon kiel vilaĝo, ekapartenante al la senjorlando de la Markizoj de Berlanga.
Ekonomio
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la pilorio kaj la preĝejo.