Friedrich Fehr

germana pentristo

Friedrich Fehr (naskiĝis la 24-an de majo 1862 en Werneck; mortis la 29-an de septembro 1927 en Polling) estis germana pentristo. Li estas konsiderata reprezentanto de historiismo.

Friedrich Fehr
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1862 (1862-05-24)
en Werneck
Morto 29-an de septembro 1927 (1927-09-29) (65-jaraĝa)
en Polling
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Vivo redakti

Friedrich Fehr naskiĝis en 1862 kiel filo de Kaspar Fehr kaj lia edzino Anna en Malsupra Frankonio. En Würzburg li frekventis la realgimnazio kaj de 1878 ĝis 1884 li studis ĉe la Akademio de Belartoj en Munkeno. Stipendio de la fondaĵo Martin von Wagner rajtigis lin studi en Italio inter 1885 kaj 1890.

Post 1890, Friedrich Fehr ekloĝis en Munkeno kaj kune kun Ludwig Schmid-Reutte kaj Paul Nauen fondis privatan pentraĵlernejon de kiu aperis konataj artistoj kiel Emil Nolde, Clara Rilke-Westhoff, Hans Meyer-Kassel kaj Erich Kuithan. En 1897, Friedrich Fehr edziĝis al la tiam 29-jaraĝa Berta Roloff (18681957). En 1897 Fehr ricevis vokon instrui en la ŝtata akademio de Belartoj Karlsruhe. De aprilo ĝis julio 1899, Friedrich Fehr instruis la desegnan kaj pentran klason bazitan sur vivantaj modeloj ĉe la artistina akademio de la munkena artistina asocio kaj en la sama jaro akceptis la vokon kiel profesoron en Karlsruhe, kie li instruis la pentran klason ĝis ĝia dissolvo en 1923. Benno Elkan, Vladimir Lukianoviĉ Zabotin, ruse Владимир Лукьянович Заботин, pentristo el ukraina-pola familio de Podolio, kiu tuj post la rusia revolucio de 1905 elmigris al Germanio, Wilhelm Hempfing, Margarethe von Reinken kaj Alexander Kanoldt estis inter liaj studentoj dum lia tempo en Karlsruhe. De 1904 ĝis 1919 li ankaŭ gvidis la klason pri metafora pentraĵo ĉe la Lernejo de Pentrado en Karlsruhe.

Post emeritiĝo, Fehr kaj lia familio translokiĝis al Polling apud Weilheim en 1924, kie li vivis ĝis sia morto la 20-an de septembro 1927.

Fontoj redakti

La teksto baze apogiĝas je la koncernaj germanlingvaj tekstoj pri F. Fehr kaj V. Zabotin de la 9-a de oktobro 2023 kaj je la e-lingva teksto pri B. Elkan.