Malfermi la ĉefan menuon

Friedrich KÖSTER (naskiĝinta la 30-an de julio 1791 en Loccum, mortinta la 16-an de novembro 1878 en Stade) estis germana teologo protestantisma.

Enhavo

VivoRedakti

Estante filo de konventa predikisto en Osterode am Harz li gimnazianis ekde 1805 en Pforta. Tie li amikiĝis kun Friedrich Adolph Schilling, Karl Immanuel Nitzsch, Ludwig von Döderlein kaj Karl Friedrich August Nobbe. Li estis tre bona latinisto kaj montris sian arton per la verkado de pluraj solenaj odoj. Ekde 1810 li studis teologion en Göttingen partoprenante en filologia rondoj kun Christian Karl Josias von Bunsen, Karl Lachmann, Friedrich Lücke kaj Ernst Schulze. En 1811 li gajnis akademian premion por trakto pri la temo de ĵurado. En 1815 li fariĝis repetisto pri teologio, doktoriĝis en 1817 kaj estiĝis - post eldono de siaj Meletemata in Zachariae proph. cap. 9–14 - konventualo kaj studdirektoro de la loccum-a spirita hejmo (Hospitium spirituale) en 1819. Tie li eldonis Urkundliche Geschichte des Klosters Loccum de Weidemann, krome Immanuel, oder Charakteristik der neutestamentlichen Wundererzählungen.

Inter 1822-39 li estis orda profesoro pri teologio kaj estro de la homilia seminario en Kiel. En 1826 li ricevis honoran doktorecon pri teologio. En 1822 li estis edziniginta Elise Schlüter restante senifana.

En Kiel li ege estis ŝatata inter aro da fakuloj de tre diversaj kampoj. Surloke li ankaŭ skribis la plej gravajn teologiajn kaj orientalismajn verkojn. Menciindas Geschichte des Studiums der praktischen Theologie auf der Universität Kiel (ankaŭ pro scienchistoriaj kialoj) kion li publikigis en 1833 en "Studien und Kritiken". Pri Die Strophen oder der Parallelismus der Verse in der hebräischen Poesie li diris ke tiu ĉi verko verŝajne estus de ĉiama valoro. Poste venis ankoraŭ Hiob und Kohelet, nach ihrer strophischen Anordnung übersetzt, poste [[psalmoj] kun ekspliko filologia.

Karaktero neortodoksaRedakti

Liaj strikte teologiaj kaj superkonfesiaj metodoj evidentiĝis ankaŭ kiam li faris ekspertizon en favoro de la dana predikisto Göd kiu fariĝis suspekta pro liberalaj pensoj pri la eterna kondamno. Tion apenaŭ pardonis al li la ortodoksaj superuloj. En 1839 (definitive en 1840) li fariĝis generalsuperintendanto en Stade posteulante Ruperti. Unu el liaj pastroj jam okaze de la unua cirkulero superintendanta kritikis ke mankus al ĝi strikta luteranisma pensado. Sed por li estis la etiko pli grava ol ĉio dogmatika. Lia kantolibro Auswahl christlicher Gesänge ne trovis la gracon antaŭ la himnologiaj tradiciuloj. Ankaŭ la verko Predigten und kleinen Amtsreden trovis nur malgrandan legantaron.

Historiaj atingojRedakti

Li intencis imiti Pratje sur la kampo de eklezihistorio kaj instigis la kolekton Alterthümer, Geschichte und Sagen der Herzogthümer Bremen und Verden (Stade 1856): tio sukcese revekis la intereson historian en la regiono. Eĉ pli grava estis la fondo de la societo historio "Vereins für Geschichte und Alterthümer der Herzogthümer Bremen und Verden und des Landes Hadeln" en la 1857-a jaro kies estro daŭra li iĝis. Ofte li ankaŭ redaktis ties organon Archiv. Köster krome skribis etan historion pri la konsistorio de Stade. En la 25.4.1860 li retiriĝis.

FontoRedakti

Artikolo „Köster, Friedrich“ von Karl Ernst Hermann Kraŭse in: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 16 (1882), p. 755–756, kio legeblas tie ĉi interrete.