Frigyes Riedl
Frigyes RIEDL [fridjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Riedl Frigyes estis hungara literaturhistoriisto, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Lia filo estis Szende Riedl.
Frigyes Riedl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Riedl Álmos Gyula Frigyes |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1856 en Ladomirov |
Morto | 7-an de aŭgusto 1921 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Szende Riedl |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto eseisto filologo |
Frigyes Riedl naskiĝis la 12-an de septembro 1856 en Hungara reĝlando, en vilaĝo Ladomér (nuntempa Ladomirov en Slovakio). Li mortis la 7-an de aŭgusto 1921 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFrigyes Riedl frekventis universitaton en Budapeŝto, dume li jam tiam verkadis por gazetoj. Inter 1879-1881 li plulernis en Parizo, Berlino, Vieno. Inter 1881–1904 li edukis en mezlernejo, poste ĝismorte en la universitato en Budapeŝto.
Verkaro (elekto)
redakti- Kazinczy Ferenc és a német irodalom (Ferenc Kazinczy kaj la germana literaturo) 1878
- János Arany 1887
- Alphonse Daudet
- Magyarok Rómában (Hungaroj en Romo) 1900
- A magyar irodalom főirányai (Ĉefaj direktoj de la hungara literaturo) 1896
- Shakespeare és a magyar irodalom (Ŝekspiro kaj la hungara literaturo) 1916
- Sándor Petőfi 1923
- A magyar dráma története (Historio de la hungara dramo) 1939