Friedrich August Simrock, pli konata kiel Fritz Simrock (naskiĝis la 2-an de januaro 1837 en Bonn, mortis la 20-an de aŭgusto 1901 en Ouchy, havena urboparto de Lausanne borde de la Ĝeneva Lago) estis germana eldonisto de muziknotoj kiu heredis muziknotan eldonejon de sia avo Nikolaus Simrock. Fritz Simrock estas plej fama pro tio ke li eldonis plejmulton de la muziko de Johannes Brahms kaj Antonín Dvořák.

Fritz Simrock
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1837 (1837-01-02)
en Bonno
Morto 20-an de aŭgusto 1901 (1901-08-20) (64-jaraĝa)
en Laŭzano
Tombo Pully cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Imperiestra Regno
Parencoj Fritz Auckenthaler
Okupo
Okupo muzikredaktisto
vdr

Fritz Simrock eldonis preskaŭ ĉiujn komponaĵojn de Brahms de Opus 16 ĝis Opus 120 kaj estis tre bonaj amikoj kun Brahms, eĉ pasigis feriojn en Italio kun li. Pro Brahms, Simrock riskis ekeldoni ankaŭ la komponaĵojn de la juna Antonín Dvořák. Simrock ĝenerale pagis al Brahms bone por lia muziko, sed rilate al Dvořák li estis pli avara kaj plurfoje malkonsentis eldoni pororkestrajn komponaĵojn. La eldonisto estis tiel implikita en la vivoj de elstaraj muzikistoj ke la malsanece ĵaluza komponisto Joseph Joachim ekkredis, ke lia edzino Amalie trompas lin kun Simrock, sed eĉ liaj amikoj Johannes Brahms kaj Max Bruch estis partiaj kun la edzino, kaj Brahms verkis faman "longan leteron" por apogi la senkulpecon de Amalie. Plurjara elturmenta intergeedza milito tamen fine sekvigis divorcon de la paro.