Andwil SG

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Fronackeren)
- La mallongigo SG en Andwil SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Andwil..

Andwil SG
Blazono de Andwil
Blazono de Andwil
Flago de Andwil
Vilaĝa preĝejo Andwil
Vilaĝa preĝejo Andwil
Vialĝa preĝejo de Andwil
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 26′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.43333 °N, 9.28333 °O / 47.43333; 9.28333 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.43333 °N, 9.28333 °O / 47.43333; 9.28333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1739
Areo 6,29 km²
Alteco 720 m super marnivelo
Poŝtkodo 9204
Komunumkodo 3441
Mapo de Andwil
Mapo de Andwil
Situa de Andwil en la elektodistrikto Sankt-Galo
vdr

Pri la komunumo redakti

Andwil SG estas komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1739 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio redakti

Andwil situas norde de la urbo Gossau SG en la elektodistrikto Sankt-Galo. La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Andwil, Oberarnegg, Fronackeren, Hinterberg kaj Andwilermoos.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Andwil limas en nordo kaj oriento al Waldkirch SG, en sudoriento al Gaiserwald, kaj en sudo kaj okcidento al Gossau SG.

Trafiko redakti

Andwil atingeblas per poŝtaŭtobuso de Gossau SG en ok minutoj.

Historio redakti

Laŭ la historia leksiko de Svislando la unua skriba mencio de Andwil datas sub la nomo Anninwilare el la jaro 846. En la unua duono de la 13-a jarcento la Sinjoroj de Andwil konstruis la kastelon Wasserburg Andwil, de kie ili voktis por la Monaĥejo de Sankt-Galo. La kastelo estis detruita en la jaro 1405 de la apencelanoj. Dum la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 Andwil apartenis al la tiama Kantono Säntis kaj fariĝis en 1803 parto de la tiam fondita Kantono Sankt-Galo.

Eksteraj ligiloj redakti