Frumoasa (Harghita)
vilaĝo en Rumanio
Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo en distrikto Harghita. Por informoj pri vilaĝo en distrikto BacăU, vidu la artikolon Frumoasa (Bacău).
Frumoasa (hungare: Szépvíz [sepviz] aŭ Csíkszépvíz) estas komunumo en Rumanio en la orienta rando de la baseno laŭ la rivereto Frumoasa, enfluanta en la riveron Olt norde de Miercurea Ciuc. Administre apartenas al ĝi Nicolești, Bârzava kaj Făgețel.
Frumoasa | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Harghita | ||
Alinome | Csíkszépvíz (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Csík | ||
Situo | 46° 27′ N, 25° 51′ O (mapo)46.45361111111125.853611111111Koordinatoj: 46° 27′ N, 25° 51′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 790 m | ||
Poŝtkodo | 537115 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.599 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 1.769 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 84424 | ||
La vilaĝo estas romkatolika pilgrimloko.
Loĝantaro redakti
En 1910 Szépvíz nombris 3 mil 078; en 1992 1 mil 009 loĝantojn (96 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba menciaĵo estas el 1567. Mikaelo Apafi la 1-a, landestro de Transilvanio, en 1668 koloniigis armenojn en komunumon, kiuj havis propran eklezion kaj preĝejon. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Szépvíz apartenis al Hungario (Csík vármegye).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Ĝemelkomunumo redakti
Renomaj personoj redakti
- Piroska Abos (n. 13-a de januaro 1962): skiistino (olimpikanino).
- Sándor Bogos (19-a de majo 1931 – Miercurea Ciuc, 12-a de septembro 2005): instruisto pri biologio, ĵurnalisto.
- Albert Minier (n. 1-a de majo 1914 – ?): juristo, ekonomio, ĵurnalisto.
- Paul Miracovici (21-a de februaro 1906 – Bukareŝto, 15-a de novembro 1973): pentristo.
- János Zoltán Száva (19-a de julio 1919 – Târgu Mureș, 27-a de julio 2001): kirurgo, universitata profesoro.
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto