La tiel nomata fuĝo de Ezkaba okazis la 22-an de majo 1938, kiam 795 kaptitoj fuĝis de la militista malliberejo konata kiel Fuerte de San Cristóbal, situanta sur la monto Ezkaba en la navara urbo Ezcabarte, Hispanio, dum la Hispana Enlanda Milito.[1] La fuĝo estis zorgeme planita de la kaptitoj, kiuj estis en la plej malmolaj pavilonoj kaj kiuj suferis la plej malbonajn kondiĉojn de sano kaj manĝaĵo. La fuĝoplano estis almenaŭ foje elpensita kaj strukturita en Esperanto, tiel faciligante komunikadon inter la kaptitoj en lingvo nekonata de la gardistoj.[2] Multaj el la organizantoj kiel Juan Alzuaz, Leopoldo Picó, Fernando Garrofé aŭ Julián Ortega, inter aliaj, estis esperantistoj.[3] Tiutempe la anarkiismaj sindikataj organizaĵoj havis Esperanton kiel lingua franca kaj Esperanto finiĝis kiel ŝlosila ilo en la tumulto.[4] Ĉi tiu fuĝo estas konsiderita unu el la plej gravaj prizonaj fuĝoj en la historio, ne nur pro la nombro da homoj, kiuj fuĝis, sed ankaŭ pro ĝiaj sangelverŝaj konsekvencoj.[4]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti