Fuksio
(Alidirektita el Fuchsia)
Fuksio (Fuchsia) estas genro de arbustoj aŭ staŭdoj, kun ofte duope kontraŭsidantaj petiolaj, ofte ovo-aŭ lancetformaj folioj.
Fuksio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ŝosoj de Fuchsia magellanica kun
floroj (supre) kaj beroj (malsupre) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
ĉirkaŭ 100; vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ili havas okulfrapajn, epiginajn, kvarnombrajn pendantajn florojn., kiuj havas brilkoloran, ofte ruĝan retrofleksitan kalikon, samkoloran epikalikon, korolon rektan aŭ alikoloran. Ili havas ok longajn stamenojn kaj longan pinte kvar-fanditan stiluson.
Ili vivas precipe en Meza kaj Sud-Ameriko montare aŭ ekvatore. Kolibro-polenitaj plantoj.
La nomigo por la fuksia koloro estis inspirita el la sepaloj de la floro de la specio Fuchsia magellanica.
Elektitaj specioj
redakti-
Fuchsia magellanica
-
Fuksia arbusto
-
Duobla fuksio (kun duobla kvanto de petaloj)
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=27279 Arkivigite je 2006-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.eurofuchsia.org/ Arkivigite je 2006-01-27 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- http://www.fuchsia-home.info Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.deutsche-fuchsien-ges.de