Fuksia koloro (de Leonhart Fuchs, germana kuracisto kaj botanikisto, 1501-1566)[1]​ estas intensa malhelroza koloro, kies deveninspiro estas la koloraro la flor-sepaloj de la arbusto Fuchsia magellanica, plej ofte nomata fuksio.[2]​ Spite la fakton, ke tiu koloro ja havas specifan referencon (la nuancaron de la sepaloj de fuksifloroj), en la populara uzado ĝi ne estas tiom difinita, pro kio ties reprezentado povas havi variaĵojn.

Fuksiaj kolornuancoj.
La natura variaĵo plej tipa de Fuchsia magellanica estis deveninspiro por tiu koloro.
Hispanlingva kolorarcirklo de 12 koloroj RGB.

La fuksia koloro foje estas uzita kiel sinonimo de maĝenta, sed tiu maĝenta estis difinita kiel unuaranga koloro en la modelo CMFN, kio havigas al tiu alian nuancon.

En la aldona kolorarcirklo de 12 koloroj en la suba bildo, la nespektraj koloroj estas teknike du fuksiaj koloroj el viola al ruĝa laŭhorloĝe: unue la interreta fuksia aŭ maĝenta kaj la fuksia mem pli proksima al la ruĝa, sed praktike kaj fuksia kaj maĝenta tre similaj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Gallego, Rosa; Sanz, Juan Carlos (2001). Diccionario Akal del color. Akal. ISBN 978-84-460-1083-8.
  2. Gallego, Rosa; Sanz, Juan Carlos (2005). Guía de coloraciones. Madrid: H. Blume. ISBN 84-89840-31-8.