Funes el memorioso

Funes el memorioso (Funes la memorkapabla) estas rakonto de la argentina verkisto Jorge Luis Borges. Ĝi aperis en Ficciones, nome kolekto de rakontoj de la aŭtoro publikita en 1944. Laŭ Borges, tiu literatura peco estas «longa metaforo de la sendormo».

Funes el memorioso
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Luis Borges
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1942
Ĝenro novelo
vdr

La protagonisto suferas pro hipermnezio, nome simptomo de la sciegula simptomaro kaj, se konsideri la dormon (en ĝia unua fazo) kiel purigilo de memoroj (restas en la menso nur tio grava aŭ plej impresa el tio kio okazis), ĉar oni ne dormas oni ne eliminas memorojn; tio estas, oni ne havas la kapablon forgesi multajn aferojn kun kiuj oni ne povus vivi se oni memoras ilin ĉiutage.

Multaj kritikistoj vidis en tiu rakonto referencon al la postuloj de la angla filozofo nome John Locke kaj, pli malrekte, al la verkaro de Friedrich Nietzsche. Por aliaj, en tiu rakonto estas «vualita agnosko kaj omaĝo al lia mentoro» kaj amiko, nome la verkisto meksika Alfonso Reyes Ochoa.[1]

Notoj redakti

  1. Braulio Hornedo, Reyes el memorioso. Arkivigite je 2018-11-02 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti