Šibenice (artileria fuortaro)

(Alidirektita el Fuortaro Šibenice)

Artileria fuortaro Šibenice (Šibenice signifas Pendumilo) estis konstruata proksimume 10 km okcidente de urbo Opava. Kiel praktika komenco de ĝia konstruado ni povas konsideri la 10-an januaron 1938, kiam estis komisiita de Ministerio de nacia defendo konkurso por konstrulaboroj. Templimo por fini la konstrulaboroj estis 26 monatoj kaj sumaj konstrukostoj por la laboroj inkluzive de materialo estis supozataj en alteco 61 730 000 Kč. Tasko de la fuortaro Šibenice, nomata iam ankaŭ „Galgenberg“, estis subteni per artileria pafado la fortikaĵlinion ekde urbo Opava okcidenten kaj malebligi al malamiko por antaŭeniri ekde la ŝtatlimo tra la plej mallonga direkto al urbo Olomouc. Vasta supraĵo de la fuortaro estas preskaŭ plata, tereno ĉi tie ekde oriento kaj sudo nur milde ascendas. Sed okcidente la fuortaro estas akre limigita per abrupta, preskaŭ 50 m profunda krutaĵo, kiu en larĝa arko turniĝas ŝirmante ties supraĵon eĉ de norde.

Šibenice apartenis kun siaj sep batalfuortoj inter la plej signifajn ekkonstruitajn ĉeĥoslovakajn fuortarojn kaj ĝi estis komparebla kun fuortaroj Dobrošov kaj Adam. Sole fuortaro Stachelberg superis ĝin.

La artileria fuortaro Šibenice estis ekkonstruita, sed sekve de endanĝerigo fare de la nazia Germanio ĝi estis en la ekkonstrua fazo cele surŝutita tiel, por ke ne estis trovita eniro - enirejo en la fuortaron. Ĝis nun la enirejo ne estis trovita. En la subtera parto estas onidire tre longaj kunigkoridoroj, kaj savvojoj kaj kunigaj kaj provizigaj. La koridoroj devas havi longecon proksimume 2,5 km.

Taskoj de la fuortaro redakti

La fuortaro devis subteni per haŭbizoj la izolitajn infanteriajn fuortojn de urbo Opava ĝis infanteria fuorto ĉe municipo Sosnová. La artileria turniĝonta turo povis per siaj armiloj pripafi tiam germanajn urbojn kaj urbetojn Pilszcz, Branice, Uciechowice kaj pluajn. Maldekstre de la fuortaro la pafado devis superkovriĝi kun nuligita fuortaro Milotický vrch, kiu estis anstataŭigita per du izolitaj artileriaj fuortoj. Dekstre la pafado de haŭbizoj de la artileria fuorto devis tuŝi la pafadon de haŭbizoj el la artileria fuorto MO S-39 "U Trigonometru" de l' artileria fuortaro Smolkov.

Objektoj de la fuortaro:

    • OP S-30 „Šibenice“ – (infanteria fuorto)
    • OP S-31 „U Cesty“ – (infanteria fuorto)
    • OP S-32 „Kopaniny“ – (infanteria fuorto)
    • OP S-33 „Katastr“ – (kanona turniĝonta kaj elŝovonta turo)
    • OP S-33a – (fuortara minĵetila fuorto)
    • OP S-34 „Březová“ – (artileria fuorto okcidento)
    • OP S-35 „U Vrby“ – (artileria fuorto oriento)
    • OP S-35a „Divá Hůra“ – (enirejobjekto)

Vidu ankaŭ redakti