Gábor Buday
BUDAY Gábor [pr budail] estis hungara jurkonsilanto, policmajoro naskiĝinta en Braŝovo la 2-an de julio 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de marto 1969.
Gábor Buday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1909 en Braŝovo |
Morto | 1-an de marto 1969 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | policisto advokato |
Kariero
redaktiBuday finis juron en Peĉo kaj ekde 1934 li partoprenis en laborista movado kiel ano de la Hungara Socialdemokrata Partio. Ĝis 1942 li estis privatoficisto, poste soldato. En 1944 li rifuĝis de la fronto kaj aliĝis al la kontraŭstara movado en Budapeŝto. Kiel unu el la gvidantoj de la partizantaĉmento Gidófalvy li sukcese direktis plurajn akciojn en Angyalföld. Post 1945 li iĝis ano de la Hungara Komunista Partio kaj policoficiro en la ĉefsekcio de trafikaranĝado en Budapeŝto. Ekde 1957 li estis entreprena jurkonsilanto.
Libro
redakti- A Vilmos-laktanyában. Harcok, emlékek. Magyar partizánok Európa küzdőterein (Bp., 1969).
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon