Gábor Cseh [ĉe], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cseh Gábor estas hungara pentristo.

Gábor Cseh
Gábor Cseh
Gábor Cseh
Persona informo
Naskonomo Cseh Gábor
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1941 (1941-08-02) (82-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Dosiero:Cseh Gabor oil painting.jpg
Pentraĵo de Gábor Cseh: Bezerédj utca

Gábor Cseh [1] Arkivigite je 2018-03-28 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1941 en Miskolc.

Biografio redakti

Gábor Cseh abiturientis en Szekszárd, post 2 jaroj li akiris faklaboristan diplometon, fine li akiris pedagogian diplomon en Kaposvár en 1964. Li estis kulturdomestro inter 1964 kaj 1995 en Szekszárd, poste li pensiuliĝis. Libertempe li okupiĝis pri pentrado, komence li desegnadis per tuĉoj aŭ li kreis grafikaĵojn. Inter 1966 kaj 1997 li partoprenis en 110 ekspozicioj, ankaŭ en Usono kaj Svislando. Li pentradis plej ofte pejzaĝojn pri Gemenc kaj Szekszárd. Li ricevis premion en 1985. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn, baldaŭ li eksedziĝis.

Liaj eldonaĵoj redakti

  • Cseh Gábor rajzai (1991)
  • Falinaptár (2001)
  • Karácsonyi üdvözlőlapok (1998-2011)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Bezerédj utca (2010, vidu la bildon!)
  • Pincesor '83-ban (2009, vidu la bildon!)

Fontoj redakti