Gábor Gyáni

hungara historiisto

Gábor GYÁNI [djAni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyáni Gábor estas hungara historiisto, profesoro, membro korespondanta (2010), ordinara (2016) de Hungara Scienca Akademio.

Gábor Gyáni [1] naskiĝis la 14-an de julio 1950 en Hódmezővásárhely.

Biografio redakti

Gábor Gyáni frekventis universitaton en Debrecen, kie li ricevis diplomon en 1974. li eklaboris en Budapeŝto, en la ĉefurba arĥivejo. Ekde 1982 li laboras en historia filio de MTA, krome li instruas ankaŭ en Debrecen kaj Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1999 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Verkaro (elekto) redakti

  • Család, háztartás és a városi cselédség (Familio, dommastrumo kaj la urba familiservistoj), (1983)
  • Hétköznapi Budapest. Nagyvárosi élet a századfordulón. (Ĉiutaga Budapeŝto. Grandurba vivo dum la jarcentŝanĝo.) (1995)
  • Emlékezés, emlékezet és a történelem elbeszélése (2000)

Fontoj redakti