Géza Boross (aktoro)
Géza Boross [boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boross Géza estis hungara aktoro, komikisto. Lia origina familia nomo estis Berger.
Géza Boross | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Berger Géza |
Naskiĝo | la 1-an de junio 1886 en ![]() |
Morto | la 7-an de junio 1955 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Géza Berger [1] naskiĝis la 1-an de junio 1886 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de junio 1955 (laŭ aliaj informoj la naskiĝtago estas la 13-a) en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Géza Boross devenis el juda familio. Li akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1906, poste li debutis en trupo de Péter Andorffy en Pozsony. Ekde 1907 li estis videbla-aŭdebla en kabaredo en sia naskiĝurbo, en 1921 en Gaja Teatro, en la sekva jaro en Teatro Belvárosi. Ekde 1923 li denove apartenis al kabaredo, en 1927 li estis membro de Nova Teatro (Budapeŝto), en 1929 li aranĝis teatran trupon kaj ili ludis en Rumanio, kie vivis la hungara minoritato. Dum la 2-a mondmilito li povis aperi nur antaŭ juda publiko pro la kontraŭjudaj leĝoj, poste li havis rolojn en pluraj malgrandaj teatroj. Li ricevis premion en 1955.
Elektitaj teatraj rolojRedakti
- George Bernard Shaw A szénásszekér - ministro
- Mihály Eisemann: Vadvirág - Ábris
- János Vaszary (reĝisoro): Angyalt vettem feleségül - Pollák
Elektitaj filmaj rolojRedakti
- Az ezredes (1917)
- Három pár cipő (1918) – ŝuisto
- Rongyosok (1926)
- Te csak pipálj, Ladányi! (1938) – hoteletestro
Lia libroRedakti
- ”Folik, vagy nem folik?” (1942)