Péter Andorffy [andorfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andorffy Péter estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Krug.

Péter Andorffy
Persona informo
Naskonomo Krug Péter
Naskiĝo la  10-an de januaro 1856(nun 1856-01-10)
en Hungario Eger (Hungario)
Morto la 31-an de majo 1919
en Hungario Balatonfüred (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro • teatrestro
vdr

Péter Krug [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1856 en Eger, li mortis la 31-an de majo 1919 en Balatonfüred.

Biografio redakti

Péter Andorffy aĝis 15, kiam li forlasis la hejmon kaj li aliĝis al migranta trupo. Ekde 1874 li estis ŝatata komikisto ekzemple en trupoj de Károly Mosonyi, Lajos Temesváry, Sándor Csóka (1876, 1878), Andor Sztupa (1877), Ignác Krecsányi (1878, 1889), Andor Gerőfy (1879, 1880, 1885), Gábor Miklósy (1881), Vince Nagy (1883–1885), Károly Somogyi (1886, 1897-1899), Mór Ditrói (1887), Lajos Makó (1891-1896), Mihály Szendrey (pli aĝa) (1900-1905). Li estis teatrestro en Hungarlingva Teatro en Pozono inter 1905-1907, poste ĉefreĝisoro en Budapeŝto, fine teatra sekretario. Li pensiuliĝis en 1912, sed li havis rolojn en kelkaj mutaj filmoj dum la 1-a mondmilito. Li havis edzinon, kiu naskis filinon en 1896.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Lyon Lea (1915) - kolonelo
  • A Falu rossza (1916) - Gonosz Pista
  • Casanova (1919) - fabrikposedanto

Liaj elektitaj verkitaj teatraĵoj redakti

  • Szegény ember leánya (1880)
  • Koldus és királyfi (1917)

Elektitaj aktoroj apartenantaj en trupo de Andorffy redakti

Fontoj redakti