Andor Gerőfy [gerOfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerőfy Andor estis hungara aktoro, teatrestro. Liaj nomvariantoj estis Gerőfi, Gerőffy, lia edzino estis Ilka Petrovics.

Andor Gerőfy
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1849 (1849-10-10)
en Székesfehérvár
Morto 21-an de junio 1892 (1892-06-21) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Ilka Petrovics
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Andor Gerőfy [1] naskiĝis la 10-an de oktobro 1849 en Székesfehérvár, li mortis la 21-an de junio 1892 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Andor Gerőfy frekventis gimnazion en Pest (urbo), poste li akiris diplomon en Teatra Lernejo en 1870. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Gyula Miklósy en Buda. En la sekva jaro li jam apartenis al trupo de Szeged, kie li edziĝis. En 1876 li iĝis teatrestro de Szatmárnémeti. En la sekvantaj jaroj lia trupo prezentis spektaklojn en pluraj hungaraj urboj (ekzemple en 1877 en Pécs, en 1880 en sia naskiĝurbo, en 1883 en Miskolc). Kelkfoje li estis ankaŭ reĝisoro.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj trupanoj redakti

Fontoj redakti