Géza Gáspárdy
Géza Gáspárdy [gAŝpArdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáspárdy Géza estis hungara nobela juĝisto, advokato. Lia nobela antaŭnomo estis könyöki.
Géza Gáspárdy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1837 en Eger |
Morto | 26-an de decembro 1891 (54-jaraĝa) en Eger |
Tombo | Hatvani Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | advokato |
Géza Gáspárdy[1] naskiĝis la 13-an de januaro 1837 (laŭ hungara Vikipedio la naskiĝdato estas 12-a) en Eger, li mortis la 26-an de decembro 1891 en Eger.
Biografio redakti
Géza Gáspárdy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Inter 1856-1858 li havis postenon en juĝejo, inter 1858-1861 li estis vicjuĝisto en Mezőkövesd, inter 1862-1867 nobela juĝisto en Heves (reĝa departemento). En 1867 Hungarlando ricevis kvazaŭsendependecon, tial aperis homoj, kiuj firme strebis por la hungara revolucio de 1848. Li retiriĝis kaj okupiĝis pri la familia bieno en Vezekény, sed en 1868 li partoprenis en establo de la unua stabila teatro de Eger. En 1870 li malfermis advokatan atelieron en Eger. Ekde 1884 ĝismorte li redaktis lokan gazeton. Li havis edzinon ekde 1864, kiu naskis 10 gefilojn.
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Eger (2016)