Géza Geider
Géza Geider ( naskiĝis en la 1850 ? – mortis la 17-an de januaro 1927 en Budapeŝto) – vicprezidanto de E. R. A. en Nové Zámky, vicdelegito de UEA; konata ankaŭ kiel volapükisto; en Nové Zámky unua persono, kiu komencis propagandi E-on; partoprenis kelkajn kongresojn kaj gvidis plurajn kursojn de E-o; profesie laboris kiel parlamenta stenografisto en Budapeŝto, poste fariĝis interpretisto kaj lingva profesoro (parolis 7 eŭropajn lingvojn); en Nové Zámky estis urboficisto kaj en la jaro 1906 kiel urbestro akceptis kaj salutis la inventiston Thomas Alva Edison; mortis en granda malriĉeco.
Géza Geider | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1849 |
Morto | 17-an de januaro 1927 (77-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |