Géza Mirkovszky

hungara pentristo

Géza Mirkovszky [mirkovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mirkovszky Géza estis hungara pentristo, grafikisto, arkitekto, internofasonisto.

Géza Mirkovszky
Persona informo
Naskonomo Mirkovszky Géza
Naskiĝo 25-an de julio 1855 (1855-07-25)
en Hungario Jászfényszaru (Hungario)
Morto 14-an de novembro 1899 (1899-11-14) (44-jaraĝa)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto
vdr
Afiŝo de Géza Mirkovszky en 1896

Géza Mirkovszky [1] naskiĝis la 25-an de julio 1855 en Jászfényszaru, li mortis la 14-an de novembro 1899 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Mirkovszky studis 3 jarojn en Reĝa Teknikuniversitato pri palatino József en Budapeŝto, poste li havis malaltan postenon en Hungaraj Ŝtatfervojoj. En 1878 dum okupado de Bosnio li estis soldato-inĝeniero, poste li plulernis en teknikuniversitato en Vieno (1879-1883), sed samtempe li lernis en Akademio de Belartoj de Vieno kaj en arkitekta studio de Theopil Hansen. Post lernado li faris internofasonajn laborojn en Budapeŝto. Baldaŭ li iris al Berlino, kie li ankaŭ pentradis. En la sama urbo li plulernis en la belarta akademio unu jaron. Baldaŭ li hejmenvenis kaj helpis pentradi freskojn al Károly Lotz. Tiutempe li edziĝis. Iom poste li iris al Debrecen, kie li pentradis freskojn. En 1898 li freneziĝis kaj en la sekva jaro li mortis.

Ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1898)
  • Debrecen (1987)

Elektitaj pentraĵoj redakti

Fontoj redakti