Gŭanĉa mitologio

La kanaria mitologioreligio estis la aro de kredoj kiuj konstituis la magi-religian mondon de la praloĝantoj de la insuloj Kanarioj antaŭ la konkero fare de la eŭropanoj laŭlonge de la 15-a jarcento. Ĉar tiu kredaro estis transigita kaj modifita fare de la kristanaj konkeristoj, la kredoj, sintenoj kaj praktikoj magi-religiaj originalaj ne povas esti difinitaj certe, kaj nur la etnohistoriaj laboroj kaj la arkeologio estas la ĉefaj fontoj por ties studo.

La idolo de Tara, en la Kanaria Muzeo.

DiversaĵojRedakti

Rimarkindas ke ĉiu insulo prezentis siajn proprajn diferencajn kredojn, sed kun komunaj origino kaj karakteroj. La guanĉoj havis siajn proprajn diojn, diversaj laŭ la insulo kaj neniu komuna, kvankam la konceptoj ja estis foje komunaj.

  • En El Hierro oni havis du gravajn diojn, Eraorahan (masklo) kaj Moneiba (ino) kiel bonfaraj dioj kaj alian malbonan al kiu oni petis dum malespero, nomita Aranfaybo.
  • En La Gomera oni adoris dion kreinton nomitan Orahan kaj aliflanke Hirguan, la malbonan dion, kiu havis aspekton de hareca homo.
  • En La Palma oni kredis je Abora suna dio, kaj je malbona dio lanhundoforma (Iruene). Ankaŭ oni faris proponojn al rokaĵo Idafe, lokita en la interno de La Caldera de Taburiente por eviti la finon de la mondo.
 
Monto kaj vulkano Teide (Tenerife), laŭ la gŭanĉa mitologio, tiu monto estis la hejmo de Gŭaĝota, la demono.
  • En Tenerife oni kredis je Aĉaman ("la ĉieloj" ). Estis la bona dio, de la sorto kaj bonfarado. Aliflanke estis Guajota, la diablo, kiu loĝis en la interno de Eĉeide (la infero), identigita kun la monto Teide. Magec (suno) estis la supera dio. En Tenerife, kiel en aliaj insuloj, ekzistis ankaŭ spuroj de adoro al la prauloj, konata ĉefe pro mumiigo de kadavroj.
  • En Gran Canaria la supera dio estis Acoran sed ekzistis ankaŭ aliaj duarangaj.
  • En Fuerteventura, oni adoris la monton Tindaya, kie oni oferi donacojn. En tiu monto oni trovis enrokajn gravuraĵojn, kiun oni nomis "podomorfoj".

BibliografioRedakti