Gabi Bárdy
Gabi Bárdy [bArdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bárdy Gabriella Mária Róza estis hungara aktoro, operetkantisto, primadono. Ŝia origina familia nomo estis Heckel, ŝia nomvarianto estis Bárdi.
Gabi Bárdy | |
---|---|
![]() Gabi Bárdy | |
Persona informo | |
Naskonomo | Heckel Gabriella Mária Róza |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1876 en Újpest |
Morto | 18-an de junio 1965 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |

Gabi Bárdy en 1898
Gabriella Heckel[1] naskiĝis la 7-an de septembro 1876 en Újpest, ŝi mortis la 16-an de junio 1965 en Budapeŝto.
Biografio Redakti
Gabi Bárdy debutis sukcese en scenejo de Népszínház en 1893. Post jaroj ŝi havis rolojn en Kolozsvár (1901), Vieno (1903) kaj Pécs. Tamen ŝi ĉiam revenis al Népszínház, kie ŝi forlasis la aktoradon depost 1906. Ŝi edziniĝis en 1895 kaj 1912.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) Redakti
- György Verő: Szultán - Délia (debuta rolo)
- Ferenc Lehár: Víg özvegy - Glavari Hanna
- Károly Gerő: Próbaházasság - Birike
- Jacques Offenbach: Párizsi élet – Pauline
- Brandon Thomas: "La Onklino de Charley" – Annie