La Ganga baseno estas parto de la Gango-Bramaputra baseno kiu drenas 1 086 000 kvadratajn kilometrojn en Tibeto, Nepalo, Barato kaj Bangladeŝo. Norde, Himalajo aŭ pli malaltaj paralelaj montaroj transe formas la Gango-Bramaputran dividon. Okcidente la Ganga Baseno bordas al la Indusa baseno kaj kun la Aravali montaro. Sudaj limoj estas Vindja Montaro kaj Ĉotanagpur-Altebenaĵo. Oriente Gango kuniĝas kun Bramaputro tra kompleksa sistemo de komunaj alfluantoj en la Golfo de Bengalo. Ties akvokolekta areo kuŝas en la ŝtatoj Utar Pradeŝ (294,364 km²), Madja Pradeŝ (198,962 km²), Biharo (143,961 km²), Raĝastano (112,490 km²), Okcidenta Bengalio (71,485 km²), Harjano (34,341 km²), Himaĉal Pradeŝ (4,317 km²), Delhi, Arunaĉal Pradeŝ (1,484 km²), la tuto de Bangladeŝo, Nepalo kaj de Butano. Kelkaj alfluantoj elfluas en Tibeto antaŭ flui suden tra Nepalo. La baseno havas populacion de pli ol 500 milionoj da loĝantoj, kio faras ĝin la plej loĝata riverbaseno en la mondo.

Ganga Baseno
Baseno
Gango-Bramaputro-Megna basenaro
Gango-Bramaputro-Megna basenaro
Gango-Bramaputro-Megna basenaro
akvokolekta areo [+]

LandojBarato, Nepalo, Bangladeŝo, Tibeto
- koordinatoj25° 42′ 0″ N, 84° 54′ 0″ O (mapo)25.784.9Koordinatoj: 25° 42′ 0″ N, 84° 54′ 0″ O (mapo)

Areo1 086 000 km2


Ganga Baseno (Barato)
Ganga Baseno (Barato)
DEC
Ganga Baseno
Ganga Baseno

Map
Ganga Baseno
Vikimedia Komunejo:  Ganges Basin [+]
vdr

La baseno enhavas duon-aridajn valojn en la nordo de Himalajo, densajn arbarajn montarojn sude de la plej altaj montaroj, arbustecajn montetojn Sivalik kaj la fekundan Gangan ebenaĵon. Centraj altaj teroj sude de la Ganga ebenaĵo havas altebenaĵojn, montetojn kaj montojn intermetitajn inter valoj kaj riverebenaĵoj. Gravaj grundotipoj de la baseno estas el sablo, lomo, argilo kaj ties kombinoj.

Eksteraj ligiloj redakti

25° 42′ Nordo 84° 54′ Oriento / 25.7 °N, 84.9 °O / 25.7; 84.9 (mapo)