Gargantuo estas la ĉefa heroo de la dua libro de François Rabelais eldonita en 1534. Ĉi tiu romano daŭrigas la sukcesoplenan historion de la unua libro, Pantagruelo (1532). Pro timo de cenzuro fare de la Universitato Sorbono, li publikigas ambaŭ verkojn sub kaŝnomo Alcofribas Nasier, anagramo de François Rabelais.

Ilustraĵo por Gargantuo fare de Gustave Doré.

Kompleta titolo de la verko estas La vie très horrifique du grand Gargantua, père de Pantagruel [Tre horora vivo de la granda Gargantuo, patro de Pantagruelo] en la serio Gargantua kaj Pantagruel.

Prezento de la verko redakti

Literaturkursoj por francaj lernantoj kutime tute ignoras la Mezepokon kaj komenciĝas tuj per François VillonRabelezo. Gargantuo estas do amuza maniero enkonduki literaturon en Francio.

Farso kaj seriozeco redakti

La tuta verko prezentas sin kiel farson: Tie ĉio estas nekredeblaĵo, kaj la giganteco de la herooj — Rabelezo verŝajne inspiriĝis de la giganto Gargan el la keltaj legendoj — estas okazo por diversaj troaĵoj, tiel la dufoja urinado kun dronaj konsekvencoj, aŭ la epizodo de la religivojaĝantoj, priskribita en Mimesis de Erich Auerbach, en la buŝo de la gigantulo.

Poste, la tuta historio okazas nur en la tut-eta ĉirkaŭaĵo de la naskiĝloko de Rabelezo. Kiu interesiĝu pri tio? La krudeco de la vortoj, Rabelezo tute libere parolas pri merdo, pugo, nazelfluoj ktp. eble interesus kelkajn; sed konsentite, li havas medicinajn sciojn kaj scipovas mildigi sian vortelekton per helenaj derivaĵoj: Tiuj nekutimaj vortoj tuj devigas respekton kaj donas seriozan aspekton al la tuto!

Sed finfine, la scenaro estas ridinde maldika: Gargantuo naskiĝas, oni lernas iom pri lia infaneco, okazas iu stulta milito pretekste de kelkaj panbulkoj, kaj la venkintoj ricevas rekompencon. La historio resumeblass en du linioj! Tamen, se sekvi la prologon, estas pli da profundeco en la verko. Fakte ni havas almenaŭ tri verkojn: unu traktaton pri pedagogio, une traktaton pri la arto regi kaj unu utopian libron.

Edukado redakti

La infaneco de Gargantuo estas preteksto por kritiki la tiam ankaŭ kutimajn skolastikajn metodojn instrui infanojn, primoki la trouzon de la argumento de aŭtoritato kaj tro meĥanikan pensmanieron. Per tiutipa lernado, la tiom lerta Gargantuo tute idiotiĝas, sed vidu, tuj post ŝanĝo de lernometodo, li rebrilas! Ponokrates estas tute lerta instruisto, kaj fakte, li vere malfermas la menson de siaj studentoj: Ne nur la Biblio kaj kelkaj latinaj verkistoj estas studobjektoj, sed fakte la tuta mondo, ĉiuj metioj, ĉiuj verkoj kaj libroj, kaj ne nur en la latina.

Konsilaro al Potenculoj redakti

La epizodo pri la milito prezentas du kontraŭajn manierojn regi: Pikrokolo, kun sia glorsonĝo, kaŭzas nur katastrofojn, ruiniĝon, morton. Male, la pacamanto Grandgousier havas prosperan reĝlandon, li doneme traktas sian popolon, kaj eĉ la venkitan armeon de la malamiko. Lia donemo eble eĉ troas, ĉar la viktimoj ricevas kompenson laŭ siaj deklaroj sen ajna kontrolo. Kiu kredus tion? Estas notinde ke en tiuj politikaĵoj, Rabelezo partrujame kaj vuale kritikas la imperiestron Karlo la 5-a de Germanio kaj diskrete laŭdas la reĝon de Francio Francisko la 1-a.

Utopio redakti

Finfine, post tiom da kritiko, Rabelezo proponas idealan socion, tiun de la monaĥejo de Telemo (kies nomo signifas: de la libervolo). Tamen, Rabelezo ne maltrafas la okazon kritiki religiojn: la monaĥejo estu kontraŭmodelo. Sensenca aŭtoritato ne ekzistas ĉi tie, la aŭtoritato venas de la nura libervolo de la monaĥoj: Ili decidas kiel ili vivas, kion ili faras, kiam, kiel ili vestiĝas, kaj kiom longe ili restas en la monaĥejo, ĉar jes, ili rajtas foriri! Sed oni ne eraru, tiu monaĥejo ne estas loko por fari kion ajn: ĝi estas loko por sin perfektigi (simbolo por tio estas la ĉiea ĉeesto de la cifero 6 en iu ajn el la bibliotekoj; ĝi estas loko kie moderneco kaj antikveco, viroj kaj virinoj, libereco kaj dediĉo harmonie kunvivas. Oni rimarku ĉi tie la influon de la Sonĝo de Polifil, kiu ankaŭ enhavas libervolajn temojn kaj estis modelo ankaŭ por la stilo de la arĥitektura priskribo de la monaĥejo.

Liberpenso kaj Humanismo redakti

Indas mencii finfine, ke la libro estas manifesto de la humanisma idealo de Renesanco. En tiu kadro, ĉiuspeca klarigo per "ĉar tiel estas" aŭ per "ĉar tiu diris" ne plu taŭgas.

Stulta religio, kie sufiĉas sekvi leĝojn aŭ komandojn de pratempuloj ne plu kontentigas Rabelezon. La influo de la evangeliismo de Lefevre d'Étaple kaj Erasmo, kritiko al la katolika eklezio senteblas diversloke. Rabelezo ekzemple pridubas la katolikismon de reĝoj kiuj nomas sin katolikaj: Reĝoj devus estri laŭ kristanaj leĝoj, kiel skribite en la evangelioj, kaj ne simple nomi sin katolikoj. Tio ne sufiĉas!

Rabeleza liberpenseco efikas ankaŭ sur edukada kampo: La nurlatina erudicio de Mezepoko, kun ĉiama aludo al Plinio la Juna, estas nun subjekto de kritiko kaj, ne malofte ĉe Rabelezo, preteksto por ridi. Kaj, kiel jam aludite en la paragrafo pri edukado, erudicio signifas de nun, multe scii pri ĉiuj fakoj! Oni rekonas tie la ideon de Renesanco, scii pri ĉio.

Resumo de la verko redakti

En prologo, Rabelezo alparolas la leganton por atentigi lin, ke ne sufiĉas konsideri la eksteran formon de la libro, sed indas eltiri de ĝi la substantifique moëlle [la substancan medolon]: la libro aspektas kiel nura farso, sed ĝi enhavas seriozan penson.

Infaneco kaj edukado de Gargantuo redakti

Grandgousier [Granguzie], patro de Gargantuo ŝategas manĝi. Li edziĝas kun Gargamelle [Gargamel], filino de la reĝo de la Papilioj. El tiu unuiĝo naskiĝas Gargantuo, kiun ŝi portis dek-unu monatojn: laŭ Rabelezo, longa gravedeco estas antaŭsigno ke la ido estos « ĉefverko ». Gargamelle, graveda je Gargantuo, buĉigas centmilojn da bovoj por antaŭfasta festo, kaj invitas amikojn al tiu giganta manĝado. Spite al sia gravedeco kaj al la admonoj de sia edzo, Gargamelle manĝegas tripojn kaj drinkegas vinon. Ili dancas, kantas, kverelas, ebrie parolas. Sed Gargamelle sentas tirojn en sia ventro, kaj naskas Gargantuon per nekutima vojo: li eliras el ŝia orelo kaj tuj petas drinki!

La patro ĝojkrias : « Que grand tu as [prononcu: Kegrantua - Kiom grandan vi havas]». De tie la nomo Gargantua. Por lin nutri, necesas miloj da bovinoj. La infano estas vestita per senmezuraj ŝuoj, vestaĵoj, zono, spado. Grandgousier elektas la kolorojn blankan kaj bluan. Rabelezo profitas la okazon por diskuti la signifon de koloroj ekde antikvaj tempoj ĝis hodiaŭ.

Oni poste priskribas la infanecon de Gargantuo. Ĝis lia sesa jaraĝo, li rajtas fari ĉion ajn, kion li volas, sen limo: li do manĝas, dormas, postkuras papiliojn laŭ plezuro. Li similas aliajn infanojn. Gargantuo ricevas lignoĉevalon, por ke li iĝu lerta kavaliro. Li tiom interesiĝas pri rajdado, ke li memfaras proprajn lignoĉevalojn. Gargantua havas spritan menson, kaj eĉ inventas pugpurigilon el junaj birdoj... Tiom da klereco estas por Grandgousier nepre fleginda, li do sendas sian filon al fama teologo Thubal Holoferno, por ke li lernu la latinan. Li tion faras laŭ mezepokaj metodoj: parkere, ambaŭdirekte, kaj en gotikaj literoj.

La patro rimarkas, ke Gargantuo idiotiĝas. Kiam Holoferno mortas, li decidas elekti Ponokrates, laŭ rekomendo de amikoj: La studentoj de Ponokrates estas invititaj kaj parolas tiom bele kaj facile, ke Grandgousier tuj volas tiun instruiston por sia filo. La reĝo de Numidio sendas gigantan ĉevalinon: Dank'al tiu donaco, Gargantuo povas ekiri al Parizo por sekvi Ponokrates. Dumvoje, la ĉevalino forviŝas mukojn kum tiom da forto ke la tuta arbaro de Beauce estas detruita.

En Parizo, Gargantua faras diversajn stultaĵojn: Li urinas sur la loĝantojn kaj preskaŭ dronigas ĉiujn, li ankaŭ forprenas la sonorilojn de Notre Dame por donaci ilin al sia ĉevalino.

La metodo de Ponokrates havas du etapojn. En la unua, li ne intervenas sed observas lian studenton. Poste, li donas al li horaron por organizi sian tagon en zorga studado. La Biblio estas la centro de la studado, sed ankaŭ sporto kaj higieno havas gravan rolon. Gargantuo tiel lernas ĉiujn metiojn kaj fariĝas erudiciulo.

La pikrokola milito redakti

Dum vinberkolektado, panistoj de la najbara reĝdomo trapasas, sed rifuzas vendi siajn panojn. Sekvas kverelo, post kio la panistoj iras plendi al sia reĝo pri la okazaĵoj. Malbone inspirata de glorsoifantaj ĝeneraloj, la reĝo marŝas kun siaj trupoj en la landon de Grandgousier, detruante ĉion dumvoje. Tamen, dank'al siaj grandaj muroj, la monaĥejo de Seuillé rezistas. Frato Jean [Ĵan], sentime eliras la murojn kaj tiel bastonfrapas la soldatojn ke ili mortas. Grandgousier auŝkultas la novaĵojn, sed nepre volas pacon.

Grandgousier skribas al Gargantuo por peti helpon. Samtempe, li sendas mesaĝulon al Pikrokolo, li eĉ sendas monon kaj panojn, — kaŭzo de la milito — sed Pikrokolo nur vidas en tio signon de malforto.

Gargantuo reveninte el Parizo partoprenas en la milito. Vole, kiam li detruas la kastelo de Vède, senvole, kiam lia ĉevalino urinas tiom ke la rivero superakvas kaj multaj malamikoj dronas.

Li finfine alvenas ĉe Grandgousier, kaj kombante sian hararon, vidas kanonkuglojn defalantajn: Gargantuo ne rimarkis ilin dum li detruis la kastelon de Vède. Sekvas manĝado, sed Gargantuo deziras memprepari salaton: En la laktuko kaŝiĝas ses pilgrimoj, kiujn Gargantuo preskaŭ manĝis.

Dum la vespermanĝo, Grandgousier klarigas al Gargantuo la kialon de la milito, kaj laŭdas la kuraĝon de frato Jean. Tion aŭdinte, Gargantuo ordonas ke oni venigu lin. Frato Jean estas tute agrabla kundrinkulo, spite al ĉiuj kontraŭmonaĥaj antaŭjuĝoj. Post la manĝado oni ataku la armeon de Pikrokolo.

Sed Gargantuo ne kapablas dormi. Por lin helpi, la monaĥo konsilas al li preĝi psalmojn. Post du vortoj, Gargantuo endormiĝas. Meznokte, atako: Dum la batalo frato Jean restas pendigita ĉe juglandarbo. La kunuloj liberigas lin, ne sen primokoj. Frato Jean forlasas sian militvestojn kaj konservas nun bastonon.

Pikrokolo imagas, ke Gargantuo kaj liaj kunuloj estas diabloj: Pro tio, li akvumas sian soldatojn per benita akvo. Ili tamen ne povas rezisti kaj forkuras. Frato Jean postsekvas ilin, estas kaptita, sed sukcesos liberiĝi. Dumtempe, unu el la malamikoj, Tukedijono, kaptitas.

Grandgousier decidas liberigi Tukedijonon, tiel ke li konvinku sian reĝon de la stulteco de la entrepreno. Tukedijono proponas al Pikrokolo ke li faru pacon, sed pro la donacoj de Grandgousier, Hastivau pridubas la lojalecon de Tukedijono. Ĉi-lasta protestas kaj murdas Hastivau, kaj estas murdita de Pikrokolo. Milito pluiras, kaj la kastelo de Pikrokolo estas atakata. Pikrokolo foriras.

Tempo estas por paco: La soldatoj de Pikrokolo rajtas hejmeniri, kun iom da mono. Tamen, la konsilantoj de Pikrokolo restu prizonuloj. La herooj de la milito ricevas bienon kaj rajtojn, la kamparanoj monon por kompensi la detruojn kaŭzitajn de la milito.

La monaĥejo de Telemo redakti

Por rekompensi fraton Jean, Gargantuo donas al li la landon Telemo-n kie li konstruu monaĥejon, kie regu religio mala al ĉiuj aliaj. Baza vorto estu tie: libervolo. Oni longe priskribas la monaĥejon, ĝiajn konstruaĵojn, bibliotekojn ktp.

En la utopia monaĥejo rajtas eniri nur belaj sanaj homoj. Ili vivas laŭ propra deziro, vestiĝas laŭ propra deziro, kaj viroj eĉ rajtas viziti virinojn! Ĉiuj monaĥoj vere faras laŭ propra deziro, ne ekzistas sonorilonpor dikti al ili kiam ili kion faras. Fakte ili ĉiam rajtas foriri.

Eksteraj ligiloj redakti

  • originala kompleta teksto en la franca [1]
  • originala kompleta teksto en la angla [2]
  • Liberpensuloj