Garzó Tamásné Bernáth Gabriella

Garzó Tamásné Bernáth Gabriella (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis hungara kemiisto. Ŝia origina nomo ĝis la geedziĝo estis Gabriella Bernáth (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Bernáth Gabriella, poste ŝi uzis laŭ la tiama kutimo ankaŭ la edzan nomformon Garzó Tamásné.

Bernáth Gabriella [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1927 en Debrecen. Ŝi mortis la 27-an de novembro 1981 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Bernáth Gabriella akiris kemian diplomon en Sciencuniversitato Pázmány Péter en 1949. Post siaj studoj ŝi instruis samloke. Ekde 1961 ŝi laboris en akademia kemia instituto, ekde 1975 en la universitata laboratorio. En 1969 ŝi iĝis titulara docento. En 1982 ŝi ricevis postmortan dokterecan titolon.

En la 1950-aj jaroj li okupiĝis pri kombinaĵoj de silicio, poste ŝi esploris ankaŭ diversajn kombinaĵojn por medikamentojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Gázkromatográfia (1972) - studenta lernolibro
  • Biológiailag aktív anyagok gázkromatográfiás elemzése (1974)

Fontoj redakti