Dorkas-gazelo
La dorkas-gazelo (Gazella dorcas) estas relative malgranda gazelo kun pezo de 15-20 kg, el ordo parhufuloj, familio de bovedoj. Ĝi vivas en norda Afriko, sude ĝis la Sahelo, kaj en Mezoriento nome Israelo, Libano, Jordanio, Sirio, Irako, okcidenta Saud-Arabio kaj Jemeno. Pro la troĉasado, ĝia populacio estas multloke malaperinta, ĝi estas protektita besto en Israelo, Somalio kaj Tunizio. Ĝia nomo venas el la greka „dorkas”, kiu signifas gazelon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/Dorcasgazellemarwell.jpg/300px-Dorcasgazellemarwell.jpg)
![Gazella dorcas map.png](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/76/Gazella_dorcas_map.png/220px-Gazella_dorcas_map.png)
Ĝi estas dezerta besto, kamuflas sin per sablokolora supra parto. La suba korpoparto estas blanka, flanke ruĝbrune. Ĝi longas 90-110 cm, altas 55-65 cm kaj pezas 15-20 kg. La masklo havas 25-28 cm, S-forman kavkornon, sur kiu estas videbla multaj tuberoj. La same tuberkovrita kavkorno de la femalo estas pli maldika, pli mallonga (15-20 cm) ol tiu de la masklo kaj direktiĝas supren. La ido pezas ĉ. 2 kg ĉe nasko kaj havas tiam pli malhelan felon, kiu poste heliĝas.
Kiel aliaj gazeloj, ĝi vivas en aro, nutras sin per herboj, folioj, ŝosoj, fruktoj. Ĝi povas vivi 10-12 jarojn. Ĝi povas kovri sian akvobezonon per roso de la furaĝplantoj kaj el akvorezervaj dezertaj plantoj.
Reproduktado
redaktiLa femalo atingas la seksan maturiĝon en aĝo de 9 monatoj, la masklo en aĝo de 18 monatoj. La pariĝa periodo estas inter aprilo-junio. La gravedeco daŭras 6 monatojn, ĉe kies fino la femalo naskas unu idon.