Gejropo (vortokunfando el «gejo» + «Eŭropo») estas frazeologismo, kiu estas uzata en rusa Interreto kaj politikaj disputaj en Rusio. Komence ĝi estis vorto, kiu signifis Eŭropon kiel la «vivejo de gejoj»[1], sed posto la vorto transformiĝis al koncepto de «degeneranta Eŭropo» kaj Rusio kiel «la gardanto de tradiciaj valoroj».

Historio redakti

La vorto «Gejropo» iĝis populara en Rusio dum la politika krizo en Ukraino (2013—2014), dume ĝi estis aktive uzata en Rusio kaj Ukraino[2]. La vorto okupis la 9-an lokon en la branĉo «Antilingvo» de la konkurso «Vorto de la jaro» en 2014[3]. En 2016 la vorto eniris en la «Rusa etimologia vortaro» kun marko «vulgara neologisma fivorto»[1].

Politika rolo redakti

Laŭ rusa sociologo Tatjana Rjabova, rusa konservativa propagando reprezentigas degenerantan Eŭropon, kaj unu el la argumentoj por la koncepto, kvazaŭ estas «perversio de naturaj genraj roloj»[4].

Negativa sinteno pri Eŭropo estas uzata por subteno de la rusa naciismo kaj ortodoksismo, konsidero de Rusio kiel mesio kaj bastiono de tradiciaj familiaj valoraĵoj, kiu devas savi Eŭropon kaj la tutan mondon[4].

Referencoj redakti