Georg Holtzendorff

Grafo Georg HOLTZENDORFF (ankaŭ skribata Holzendorff) estis pentristo de Saksio, specialisto pri pejzaĝoj, figuroj kaj keruboj, kiu serĉis rifuĝon en Anglio kiel konsekvenco de la Francia-Prusia Milito.[1]

Beckett Street fare de Georg Holtzendorff. Montras la Muzeon kaj artgalerion de Derby ĉirkaŭ 1882, kiam ekzistis domo por la kuratoro

Verkoj redakti

Holtzendorff laboris por Royal Crown Derby kaj desegnis skizojn reprezentantajn la pejzaĝon de Derbyshire kiuj estis aplikitaj al fajenco.[2]

Lia ĉefa verko estis la dekoracio de la Deserta Servico de Gladstone, donacita de la 'Liberalaj Laboristoj' de Derby al Ĉefministro William Ewart Gladstone en 1883. Akvarelo farita de Holtzendorff (ĉ. 1882), kun vidaĵo de Becket Street, Derby, kun la Muzeo kaj artgalerio de Derby en la fono, estas la sola restanta surpapera etudo ligita al la servico de Gladstone.[3]

Referencoj redakti

  1. Margaret Sargeant. Royal Crown Derby, p. 28.[rompita ligilo]
  2. Edmund Burke. (1884) Longmans: The Annual register of world events 125, p. 52.
  3. artfund.org: Becket Street, Derby.

Eksteraj ligiloj redakti