George Gower (n. ĉ. 1540, m. 1596 en Londono) estis angla portretopentristo, kiu dum la jaro 1581 iĝis la persona kortuma pentristo de la angla reĝino Elizabeto la 1-a.

George Gower
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1540 (1540-01-01)
en Anglio
Morto 1-an de januaro 1596 (1596-01-01) (56-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Vivo redakti

Malmulto estas konata pri la infanaĝo de la pentristo, krom ke li estis la nepo de la nobelo Sir John Gower of Stettenham el la angla historia regiono Yorkshire (Jorkio). La unuaj dokumentitaj pentraĵoj estas la du paralelaj portretoj de Sir Thomas Kytson kaj lia edzino Lady Kytson el la jaro 1573, kiuj nun videblas en la arta muzeo Tate Gallery en Londono.

 
portreto de la reĝino Elizabeto la 1-a fare de George Gower, ĉ. 1588

Gower dum la jaro 1579 pentris memportreton, videblan dekstre, kiu montras lian familian blazonon kaj diversajn artistajn laborilojn – probable li volis simboligi ke li kaj konsideris sin nobelo kaj metilaboristo, kaj tio rimarkindis en epoko dum kiu pentristoj kutime konsideriĝis ne multe pli ol metilaboristoj kaj ne havis aparte altan socian statuson.

Post kiam George Gower iĝis persona pentristo de la reĝino Elizabeto dum la jaro 1581, li havis okazon pentri la plej multajn aristokratojn de Anglio. La posteno ankaŭ igis lin respondeca pri pentra dekoro de la reĝaj rezidejoj inkluzive de kaleŝoj kaj mebloj. Inter liaj laboroj estis fontano (intertempe detruita) kaj astronomia horloĝego en la palaco Hampton Court. Li ankaŭ inspektis portretojn de la reĝino fare de aliaj artistoj, antaŭ ol tiuj verkoj estis oficiale permesitaj.

Eta galerio de pentraĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti