Georgo KALMÁR (hungare Kalmár György, naskiĝis en 1726 en Tapolcafő, distrikto Veszprém, mortis post la 4-a de septembro 1782) estis hungara lingvisto, verkisto kaj orientalisto.

En 1772 aperis lia libro Praecepta grammatica atque specimina linguae philosophicae sive universalis, ad omne vitae genus accomodatae ("Gramatikaj reguloj kaj specimenoj de lingvo filozofia aŭ universala, taŭga por ĉiu stato de la vivo") en kiu li prezentis pazigrafian lingvoprojekton. Li uzis ĉ. 400 arbitre elpensitajn bazajn signojn, miksitajn kun literoj.

La libro aperis en la sekvaj jaroj ankaŭ en itala lingvo (Romo, 1773) kaj en germanlingva eldono (Vieno, 1774), kiu intertempe estas rete legebla.

Laŭ Umberto Eco, la libro grave influis la diskutojn pri filozofiaj planlingvoj.

István Szerdahelyi nomis ĝin la "lasta provo realigi la Leibniz-an interlingvistikan teorion".

Verkoj

redakti