Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gerald SCHMID (naskiĝinta en 23-a de julio 1928 en Malta, mortinta la 24-an de oktobro 2022 en Saalfelden[1]) estis aŭstra pedagogo kaj pentristo liberprofesia.

Gerald Schmid
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1928 (1928-07-23)
Morto 24-an de oktobro 2022 (2022-10-24) (94-jaraĝa)
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Vivo redakti

Schmid studis inter 1950-1955 ĉe la Viena Akademio ĉe la profesoroj Franz Elsner kaj Herbert Boeckl. Inter 1958-1988 li deĵoris kiel instruisto por pentrado kaj amatora metilaborado ĉe la Gimnazio de Saafelden (BEA) en Saalfelden. Tie oni ŝatis lian originalecon kaj artistecon. Ekde 1978 li havis atelieron propran kie eblis spekti kaj vendi liajn verkojn. Li ĉiam sentis parencon artistan kun la karintia pentristo Franz Grabmayr (1927-2015).

Graveco redakti

En fruaj kreivaj periodoj Schmid ŝmiradis kolorojn plurajn centimetrojn dikajn sur la oleajn pejzaĝbildojn. La postaj laboraĵoj estis ankaŭ guaŝoj kaj akvareloj. Do la papero pli kaj pli heredis la funkcion bildoportantan de la iam ĉion superreginta tolo. Schmid ofte kritikis la nuran meton de koloroj por diversaj aferoj sen - laŭ li - nepra egaligo de koloro kun enhavo. Lia senpereco egalis al tio de Oskar Kokoschka. Schmid ŝatis la laboradon ekspresionisman pri eroj de la ĉirkaŭanta naturo (ekz. anakardiacoj, rokoj, radikoj, forputrintaj fazanoj kaj pomoj, malnovaj folioj, arbotrunkoj). Por li klaris la jeno: Ein Bild lebt durch die gestaltete Form und Farbe.[2]

La saalfelden-a artodomo Kunsthaus NEXUS organizis por li inter la 13.4. kaj la 18.5.2013 grandan ekspozicion. Inter la 30.11.2018 kaj la 28.2.2019 Kastelo Ritzen gastigis verkojn liajn. Ateliero lia troviĝis ekde 1978 ĉe Am Jufersbach en Saalfelden.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Heinz Bayer: "Einer der nie aufhörte, Dinge zu hinterfragen". Ĉe: SN, 27.10.2022
  2. Traduko: Bildo vivas per la aranĝita formo kaj per koloro.
  3. pri specialaj elmontradoj enkastelaj